Frieda Fromm-Reichmann

german-usona kuracistino, psikiatrino kaj psikoanalizistino

Frieda Fromm-Reichmann - naskiĝis la 23-an de oktobro 1889 en Karlsruhe, mortis 67-jara la 28-an de aprilo 1957 en Rockville - estis german-usona kuracistino, psikiatrino kaj psikoanalizistino. La nomo jam indikas, ke ŝi estis la edzino de la psikoanalizisto, filozofo kaj socia psikologo Erich Fromm. Ŝia hejma universitato estis la Universitato de Königsberg. Inter la du mondmilitoj ŝi laboris en Frankfurto ĉe Majno, kie ŝi interalie fine de la 1920-aj jaroj psikoanalize trejnis la junan terapiistinon Laura Perls.

Frieda Fromm-Reichmann
Persona informo
Naskonomo Frieda Reichmann
Naskiĝo 23-an de oktobro 1889 (1889-10-23)
en Karlsruhe
Morto 28-an de aprilo 1957 (1957-04-28) (67-jaraĝa)
en Rockville
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato de Königsberg
Familio
Patro Adolf Reichmann
Frat(in)o Grete Reichmann
Edz(in)o Erich Fromm
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Frieda Fromm-Reichmann estis naskita la plej aĝa filino de juda familio de bankistoj; ŝia patrinflanka onklino estis la socialreformantino Helene Simon. Ĉar la gepatroj havis neniujn filojn, ili permesis al sia plaj aĝa filino Frieda pli ol aliaj ortodoksaj judaj virinoj estis permesitaj tiutempe.

Ŝia patro instigis ŝin studi medicinon. Frieda enskribiĝis en la medicina fakultato de la universitato de Königsberg en 1908, kie ŝi trapasis la ŝtatan ekzamenon kaj doktoriĝis en 1911. En 1914 ŝi ricevis sian aprobon esti kuracisto. Dum 1-a mondmilito, ŝi traktis cerbe vunditajn germanajn soldatojn kiel asistantino de la neŭrologo kaj psikiatro Kurt Goldstein ĉe la Psikiatria Kliniko de la Universitato de Königsberg. Tio estis pozicio kiun virino neniam estintus formale rajtigita havi tiutempe - la prusa armeo ne dungis virinojn. Ŝi estis tial dungita kiel neoficiala administranto en la kliniko kaj pagita fare de la universitato. Ĉar ŝi ankoraŭ estis de ortodoksa juda kredo tiutempe, ŝi ne traktis pacientojn en sabatoj.[1]

De 1918 ĝis 1920 ŝi laboris en Frankfurto ĉe Majno, ĝis 1923 en la privata sanatorio "Weißer Hirsch" ("blanka cervo") en Dresdeno kaj poste en Berlino. Dum staĝo ĉe Emil Kraepelin en Munkeno, ŝi komencis psikoanalizon, kiun ŝi konvertis en 1923 al trejna analizo kun Hanns Sachs ĉe la Berlina Psikoanaliza Instituto.

La sekvan jaron, ŝi malfermis privatan sanatorion en Hajdelbergo, kiu estis foje ironie referita kiel "tora-piejo" anstataŭ "terapiejo" pro sia jud-ortodoksa orientiĝo kaj la sekva elekto de pacientoj kleraj pri la torao. Ĉi tie ŝi ankaŭ traktis pacientojn malsanajn je psikozo. La instituto devis fermiĝi en 1928, ne laste pro financaj kialoj.

En 1926, dum ŝi estis en Hajdelbergo, ŝi geedziĝis kun Erich Fromm, kiu antaŭe estis ŝia analizisto. La du enamiĝis unu al la alia dum la psikoanalizo kaj, laŭ Frieda, estis sufiĉe saĝaj por ĉesigi la analizon.[2] Kun li ŝi fondis la - ĝis nun renoman - Frankfurtan Instituton por Psikoanalizo en 1929. Ĉirkaŭ 1930 ŝi apartenis kun Franz Alexander, Otto Fenichel, Erich Fromm, Georg Groddeck, Karen Horney, Melanie Klein,Sándor Radó, Hanns Sachs kaj René Spitz al la Berlina Psikoanaliza Asocio. En 1931 Erich Fromm disiĝis. La geedziĝo estis divorcita en Usono en 1942.

En 1933 Frieda Fromm-Reichmann elmigris per Strasburgo kaj Mandata Palestino al Usono, kie ŝi laboris kiel psikoterapiisto en la psikiatria kliniko Chestnut Lodge en Rockville, Marilando. Tie ŝi renkontis Harry Stack Sullivan, de kies interhoma teorio ŝi estis forte influita. En 1943 ŝi fondis instituton de psikiatrio, psikanalizo kaj psikologio nomatan laŭ William Alanson White en Novjorko kun Harry Stack Sullivan, Erich Fromm, Clara Thompson kaj Janet Rioch.. Ŝi instruis ĉe la Vaŝingtona Lernejo de Psikiatrio kaj funkciis kiel direktoro de Psikoterapio en la kliniko Chestnut Lodge ĝis sia morto.

Ŝia plej lastatempa projekto estis esplorgrupo kiun ŝi dizajnis pri la temo de "Lingvo kaj Psikoterapio" en Bufalo, en kiu ankaŭ partoprenis la socisciencisto Gregory Bateson. Ĉi tie devus okazi interfaka interŝanĝo inter psikiatroj kaj lingvistoj, kiu pritraktu amplekse la parolajn kaj neparolajn aspektojn de skizofreniaj statoj por esplori ilian kundeterminadon per familia komunikado.[3]

Ŝia plej konata paciento estis la pli posta verkistino Joanne Greenberg, kiu verkis la aŭtobiografian libron I Never Promised You a Rose Garden ("Mi neniam promesis al vi rozĝardenon") sub la pseŭdonimo Hannah Green. En tiu aŭtobiografio ŝi skribis pri sia malsano kaj la psikoterapia resaniĝo helpe de Frieda Fromm-Reichmann. La libro estis filmita en 1977, kaj teatraĵo de la sama nomo estis farita en 2004.

La studantino de Fromm-Reichmann Hilde Bruch iĝis konata tutmonde kiel specialisto pri anoreksio kaj trodikiĝo.

Referencoj redakti

  1. Gail A. Hornstein: biografio To Redeem One Person Is to Redeem the World. The Life of Frieda Fromm-Reichmann (angle: "savi" - laŭvorte "elaĉeti") unu personon estas savi la mondon. La vivo de Frieda Fromm-Reichmann") eldonejo Other Press, Novjorko 2000. ISBN 978-1-59051-183-1, paĝo 21 kaj sekvaj
  2. kp. Klaus Hoffmann, Hedi Haffner-Marti: Frieda Fromm-Reichmann's Principles of Intensive Psychotherapy. 1998, paĝo 2.
  3. Gregory Bateson: Language and Psychotherapy. Frieda Fromm-Reichmann’s Last Project (angle: "Lingvo kaj Psikoterapio. La Lasta Projekto de Frieda Fromm-Reichmann") En: Gregory Bateson: A Sacred Unity. Further Steps to an Ecology of Mind, eldonejo HarperCollins, Novjorko 1991.