Himalia grupo
La himalia grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Himalio, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 87% el ĝia maso.
Ledao, Himalio, Lizito kaj Elaro estas anoj de tiu grupo. Dia povus aniĝi al tiu grupo, sed ĝia orbito ankoraŭ ne estas precize konata.
IAU rezervas nomojn finiĝantajn per "a" por tiuj lunoj (en angla lingvo).
Ecoj
redaktiLa objektoj de la himalia grupo havas grizan koloron, similan al tiu de C-tipaj asteroidoj. Tiuj satelitoj eblas rezulti de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.
La meĥanismo te tia kapto estas malbone konata: kaptota objekto devas dispeli sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia disperdo estas nekonata[1]. Oni hipotezis, ke Jupitero prae havis tre vastan atmosferon, la froto kun tia atmosfero kaj bremsis la asteroidon, kaj diserigis ĝin.
Orbitaj ecoj
redaktiLa himalia grupo anigas kvar (eble, kvin) satelitojn, kiuj havas progradajn orbitojn ĉirkaŭ Jupitero, kun grandaj duonaksoj inter 11 160 000 km kaj 12 555 000 km; orbitaj inklinacioj inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro; kaj discentrecoj inter 0,11 kaj 0,25.
Listo
redaktiĈefaj orbitaj ecoj de la anoj de la himalia grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de 27-a de oktobro 2007.
Nomo | Granda duonakso[2] (km) |
Grando (km) |
Orbita periodo[2] (Tago) |
Inklinacio[2] rilate al la ekliptiko |
Discentreco[2] |
---|---|---|---|---|---|
Ledao | 11 098 480 | 20 | 238,86 | 27,37566° | 0,18016 |
Himalio | 11 493 550 | 170 | 251,73 | 30,1698° | 0,1316 |
Lizito | 11 665 380 | 36 | 257.40 | 26,65064° | 0.14094 |
Elaro | 11 676 677 | 86 | 257.77 | 30,53648° | 0.2099 |
Dia[3] | 12 570 585 | 4 | 287,93 | 27,58421° | 0,20582 |
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Derkunu jupiteraj lunoj malkovrataj en 2000 - Deveno de la satelitoj (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) (angle)
- ↑ La aneco de tiu luno al la Himalia grupo ne estas certa