Hindoceana albatroso

La Hindoceana flavbeka albatroso aŭ simple Hindoceana albatroso (Thalassarche carteri) estas marbirdo de la familio de albatrosoj kaj la plej malgranda el la Talasarkoj. En 2004, BirdLife International[1] disigis tiun specion el la Atlantika flavbeka albatroso; tamen Clements[2] ne disigis ilin ankoraŭ, kaj ankaŭ ne la Komitato por Sudamerika Klasigo de la AOU, sed tiu agnoskas ke necesas tia propono.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindoceana albatroso
Hindoceana albatroso
Hindoceana albatroso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche carteri
(Rothschild, 1903)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Ilustraĵo de la junulo de tipa specimeno

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[4], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[5]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[6]

La tipa specimeno estas nigrabeka junulo, kiu kaŭzis konfuzon pri ties statuso ĝis ĵuse.[7]

Aspekto redakti

 

La Hindoceana flavbeka albatroso pezas 2.55 kg, estas 76 cm[8] longa kaj estas 2 m inter flugiloj.[9] La plenkreskulo havas palgrizajn aŭ blankecajn kapon kaj nukon, kun malhelgrizaj dorso, supraflugiloj kaj vosto. Ties pugo kaj subaj partoj estas blankaj, kaj ties subflugiloj estas blankaj kun nigra pinto kaj mallarĝa nigra bordo antaŭe. Ties beko estas nigra kun flava supra bordo kaj ruĝa pinto. La junulo havas blankan kapon kaj tutnigran bekon.[8] Malfacilas distingi ĝin el la proksime parenca Grizkapa albatroso kaj la Atlantika flavbeka albatroso, tiu lasta kun kiu ĝi estis dumlonge konsiderata samspecia kaj ĝi estas ankoraŭ konsiderata de kelkaj ties subspecio. Ĝi povas esti distingata el la Atlantika flavbeka albatroso pro ĝia kapo, kaj la griza plumaro kiu estas pli hela ol tiu de la Hindoceana albatroso.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

Kiel ĉiuj albatrosoj, ankaŭ la Hindoceana albatroso estas kolonia reproduktulo. Ili reproduktiĝas ĉiujare,[8] kaj la plenkreskuloj ekreproduktiĝas je aĝo de ok jaroj. Oni konstruas kotan neston sur nudaj rokaj areoj aŭ en herbejoj de herbotufoj aŭ filikoj,[8][10] kaj la ino demetas ununuran ovon. La reprodukta sezono ekas en aŭgusto, kaj la ovodemeto okazas ĉirkaŭ septembro aŭ oktobro. La kovado daŭras ĉirkaŭ 70 tagoj. Post eloviĝo la ido postulas ĉirkaŭ 115 tagojn antaŭ elnestiĝo.

Manĝo redakti

Ili manĝas fiŝojn, krustulojn kaj cefalopodojn.[8][11]

Teritorio kaj habitato redakti

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[8]
Loko Populacio Dato Tendenco
Amsterdama Insulo 27,000 paroj 1997 Malpliiĝanta
Princeduardaj Insuloj 7,500 paroj 2002 Stabila
Krozetoj 7,030 paroj 2007
Kergelenoj 50 paroj 1998
Insulo Sankta-Paŭlo 3 paroj 2007
Totalo 65,000 2004 Malpliiĝanta

Ili reproduktiĝas en Princeduardaj Insuloj, the Krozetoj, Kergelenoj, Amsterdama Insulo (ĉe la klifoj Entrecasteaux) kaj Insulo Sankta-Paŭlo en la Hinda Oceano. Kiam oni manĝas por la kovada periodo, la birdoj manĝas for ĝis 1500 km el la la kolonio.[12] Ĉemare ili havas teritorion el Sudafriko al la Pacifika Oceano ĝuste trans Novzelando, kun teritorioj el 30° S al 50° S.[8][13]

Konservado redakti

Ĝi estas konsiderata endanĝerita specio fare de la IUCN,[14] pro drama malpliiĝo en la lastaj sepdej jaroj, kaŭzita de interagado kun multhokadaj fiŝkaptejoj kaj eko de enmetitaj malsanoj, kiaj la birdoĥolero kaj la Erysipelothrix rhusiopathiae.[15]

Ili havas loĝan teritorion de 35,300,000 km² kaj reproduktan teritorion de 1400 km². Ĉirkaŭkalkulo de la populacio de 2004 asertis totalon de 65,000 plenkreskuloj vivantaj. Tio baziĝas sur pli fruaj kalkuloj jene: 27,000 reproduktaj paroj reproduktiĝis en Insulo Amsterdamo,[16] kaj 7,500 paroj en Princeduarda Insulo,[15] 7,030 en Krozeto,[17] 50 en Kergeleno,[18] kaj nur 3 paroj en Insulo Sankta-Paŭlo por totalo de 41,580 paroj aŭ 83,000 maturuloj. Poste oni devas elkalkuli pro malpliiĝanta tendenco ĝis la indikita nombro.

Monitorado de tiuj birdoj kaj studado de ties manĝo estas eka projekto en Insulo Amsterdamo, kaj en Princeduardaj Insuloj estas naturrezervejo. Oni disvolvigis vakcinon sed tio restas senekzamene.[15] Fine en 2006, La Hindoceana Tinusa Komitato adoptis decidon por postuli ke multhokadaj ŝipoj uzu birdoapartigilojn sude de 30°S, kaj Sudafriko postulas al siaj ŝipoj uzi varion de malpliigaj procezoj.[8]

Etimologio redakti

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La porspecia vorto carteri aludas al la angla ornitologo Thomas Carter.

Notoj redakti

  1. BirdLife International (2008)(b)
  2. Clements, J. (2007)
  3. Remsen Jr., J. V. (2008)
  4. Sibley D. A. (2001)
  5. Double, M. C. (2003)
  6. Ehrlich, Paul R. (1988)
  7. http://www.marineornithology.org/PDF/30_1/30_1_15.pdf
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 BirdLife International (2008)(a)
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-03. Alirita 2013-05-20.
  10. Brooke M. (2004)
  11. Cherel Y. & Klages N. (1998)
  12. Pinaud D. & Weimerskirch, H. (2007)
  13. Harrison P. (1983)
  14. BirdLife International (2012). Thalassarche carteriInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  15. 15,0 15,1 15,2 Ryan, P. G. et al. (2002)
  16. Weimerskirch, H. (2008)
  17. ACAP (2007)
  18. Weimerskirch, H. & Jouventin P. (1998)

Referencoj redakti

  • Cherel, Y.. (1998) “A review of the food of albatrosses”, Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons, p. 113–136.
  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Harrison, P.. (1983) Seabirds: an identification guide. Beckenham, U.K.: Croom Helm.
  • (2007) “At-sea distribution and scale-dependent foraging behaviour of petrels and albatrosses: a comparative study”, Journal of Animal Ecology (76), p. 9–19. 
  • (2002) “Seabird bycatch by tuna longline fisheries off southern Africa, 1998-2000”, South African Journal of Marine Science (24). 
  • Weimerskirch, H. (2008) in litt.
  • Weimerskirch, H.. (1998) “Changes in population sizes and demographic parameters of six albatross species breeding on the French sub-antarctic islands”, Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty and Sons, p. 84–91.


Eksteraj ligiloj redakti