Hino (mezurunuo)
biblia mezurunuo de volumeno
En la hebrea Biblio, la hino[1] (hebree הִין, hīn) estas mezurunuo de volumeno.
Priskribo
redaktiLaŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu kabo estas proksimume 3,829 litroj, aŭ 3 kaboj:
Uzo en la Biblio
redaktiLa mezurunuo hino estas uzata en la Libroj de Eliro (29:40), Levidoj (19:36), kaj Nombroj (15:4–9, 28:5–14) el la Torao. En tiuj versikloj, la hino estas uzata por mezuri oleon kaj vinon por oferoj. Levidoj avertas pri falsado de mezuriloj:
|
Krome, ĝi ankaŭ troviĝas en la Libro de Jeĥezkelo (4:11, 45:24, 46:5–14), por mezuri akvon kaj olean oferon.
Etimologio
redaktiLa nomo de la mezurunuo estas kognato de la egipta hnw (egipte 𓉔𓈖𓏌𓅱𓏊) “bokalo”.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- What is the unit called a hin? (angle). Sizes.com.