Hispana-usona milito

konflikto dum 1898 inter Hispanio kaj Usono

La Hispana-usona milito (25-an de aprilo - 12-an de aŭgusto 1898) prezentis armean konflikton inter Usono kaj Hispanio.

Hispana-usona milito
Subakviĝo pro eksplodo de la kirasŝipo Maine
milito
Daŭro: 25-a de aprilo - 12-a de aŭgusto 1898
Loko: Karibio kaj Pacifika Oceano
Rezulto: Traktato de Parizo de 1898
Flankoj
Usono Hispanio
Komandantoj
William McKinley
Nelson A. Miles
William R. Shafter
George Dewey
William T. Sampson
Bandera de Cuba Máximo Gómez
Emilio Aguinaldo
Apolinario Mabini
Práxedes Mateo Sagasta
Patricio Montojo
Pascual Cervera
Arsenio Linares y Pombo
Manuel Macías y Casado
Ramón Blanco y Erenas
vdr

La milito eksplodis en 1892 inter Usono, kie prezidentis tiam William McKinley kaj Hispanio, kie regentis María Cristina de Habsburgo. La konflikto daŭris de la 25-a de aprilo ĝis la 12-a de aŭgusto. La rezulto estas la venko de Usono, kiu akiris Filipinojn kaj Puerto Rico aldone al forta influo super Kubo.

En la milito mortis pro vundoj 4 605 personoj, multe pli mortis pro malsanoj: 58 878.

La hispana-usona milito iĝis grava batalo por memestimo de hispanoj, kiuj ekhavis senton pri postresteco de sia lando. Generacio, kiu kreskis en tiu etoso, eĉ ricevis nomon "generacio de 98". Por Usono la milito iĝis ĝia unua larĝskala ataka milito, per kiu la lando eniris la aron de imperiismaj ŝtatoj.

Inter la daŭraj efikoj de la milito estis malgraviĝo de la hispana lingvo en Filipinoj kaj, male, ĝia disvastiĝo tra la tuta Usono kun la puertorikaj migrintoj.

Antaŭokazoj redakti

Kubo estis tiutempe hispana kolonio. Inter 1868 kaj 1879 okazis la Milito de la Dek Jaroj inter La Hispana Regno kaj la kubanaj sendependiĝistoj, rezulte la insulo gajnis ioman memstarecon, tamen tio ne kontentigis la disiĝistojn, kiuj denove ribeliĝis en 1880 kaj 1895. La Hispana armeo uzis tre agresemajn taktikojn kontraŭ la popolo (koncentriĝo de la loĝantoj en difinitaj teritorioj), kio grandigis la volon sendependiĝi.

Kubo estis tiam riĉa teritorio ambiciata de Usono pro ekonomiaj kialoj (ĉefe la suker-terkulturo), kaj diversaj prezidentoj provis aĉeti la insulon sensukcese.

Subakviĝo de la ŝipo Maine redakti

Je la 25-a de januaro 1898 la usona kiras-ŝipo Maine eniris la havenon de Havano senaverte. La 15-an de februaro estis eksplodo en la ŝipo, kiu kaŭzis ties subakviĝon kaj la morton de 256 mar-armeanoj. La sekvan tagon la skandalisma ĵurnalo de William Randolph Hearst konkludis, sen atendi oficialan esploron, ke temis pri hispana eksplodigilo. Poste la usona esplor-teamo kulpigis Hispanion kaj eldiris ultimaton postulante retiriĝon de Hispanio el Kubo. (Postaj esploroj montris, tamen, ke la eksplodo plej probable estis akcidente kaŭzita en la ŝipo mem.) La hispanaj aŭtoritatoj rifuzis la tezon kaj decidis ne cedi. Tiam ekis la milito.

La bataloj redakti

La milito daŭris malmulte. La trupoj de Usono elŝipiĝis kaj havis gravajn problemojn surtere ĝis kiam la usona armeo detruis la hispanan en Manila (Filipinoj) kaj Santiago de Cuba (Kubo). Gravan rolon havis ankaŭ la kubanaj sendependiĝistoj.

La rezultoj redakti

En la pac-traktato, Usono akiris Kubon, Portorikon, la Filipinojn kaj Gvamon.[1] Hispanio decidis vendi la restantajn posedaĵojn de la iama Hispana Imperio al la Germana Regno (Marianaj Insuloj, Karolinaj kaj Palaŭo). La usonaj trupoj forlasis Kubon en 1902 sed establis la sekvan jaron la militbazon de Guantanamo kaj forte influis la novan respublikon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Military Map, Island of Puerto Rico (1898). Alirita 2013-10-22.