William T. Sampson

William Thomas SAMPSON (9a de Februaro, 1840 – 6a de Majo, 1902) estis admiralo de la Usona Mararmeo konata pro sia venko en la Batalo de Santiago de Kubo dum la he Hispana-usona milito de 1898.

William T. Sampson
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1840 (1840-02-09)
en Kantono Wayne
Morto 6-an de majo 1902 (1902-05-06) (62-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Usona Mararmea Akademio
Subskribo William T. Sampson
Familio
Infano Margaret Sampson Smith
Parencoj Wat Tyler Cluverius, Jr.
Okupo
Okupo oficiro • army officer
vdr

En la vespero de la 15-a de februaro 1898, la usona batalŝipo Majno eksplodis en la haveno de Havano, 252 ŝipanoj pereis. Aliaj ok ŝipanoj mortis pro vundoj en malsanulejo en sekvaj tagoj[1]. La Usona Konsilio de Maramea Esploro estis gvidita de la tiam kapitano William T. Sampson, enoficigita por esplori la kialojn de la eksplodo. Ekzameninte la ŝiprompiĝon kaj preninte atestaĵon de ĉeestintoj kaj fakuloj, la komisiono raportis la 21-an de marto 1898 ke la kirasŝipo estis detruita de "duobla magazeno, kiu venis de ekster la ŝipo".[1] La okazintaĵo estas pridisputata ĝis nun, kvankam esploro fare de la admiralo Hyman G. Rickover en 1976 konkludis, ke la krevo plej verŝajne okazis pro granda interna eksplodo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Morison, Samuel Loring. (2003) The American Battleship. St. Paul, Minn.: MBI Publishing Company. ISBN 0760309892.