Hispana Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Hispanio

La Hispana Ruĝa Kruco - hispane Cruz Roja Española, katalune Creu Roja Espanyola, eŭske Espainiako Gurutze Gorria - estas societo de humanitara helpo en Hispanio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Madrido, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Javier Senent García.

Hispana Ruĝa Kruco
Cruz Roja Española, Creu Roja Espanyola, Espainiako Gurutze Gorria
Emblemo de Hispana Ruĝa Kruco
Lando  Hispanio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Nicasio Landa y Álvarez de Carvallo
Fondiĝo 6-a de julio 1864
prezidanto Javier Senent García
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Avenida Reina Victoria 26, ES-28003 Madrido
Interretejo https://www2.cruzroja.es/
vdr
Hispana Ruĝa Kruco
emblemo
organizaĵo • nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento
Komenco 6-a de julio 1864 vd
Geografia situo 40° 26′ 50″ N, 3° 42′ 25″ U (mapo)40.447222222222-3.7069444444444Koordinatoj: 40° 26′ 50″ N, 3° 42′ 25″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Hispana Ruĝa Kruco (Madrido)
Hispana Ruĝa Kruco (Madrido)
DEC
Hispana Ruĝa Kruco
Hispana Ruĝa Kruco
Map
Hispana Ruĝa Kruco
Agareo

sukuro

Fondinto(j) Nicasio Landa y Álvarez de Carvallo vd
Membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco redakti

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple, samkiel en la Universala Kongreso de 1908, ankaŭ dum la 5-a UK de 1909 en Barcelono reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier kaj okazis ekzercoj de flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. En ili partoprenis plurdek portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj.

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, Monato, nro 10, oktobro 2018