Hispanio en la Somera Olimpiko 1980

sporta delegacio

La hispana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 155 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Herminio Menéndez. La sportistoj atingis unu oran, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 20-an rangon.

emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
Hispanio en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  Herminio Menéndez
Sportistoj 155 en 18 fakoj
Medaloj
rango: 20
Oro
1
Arĝento
3
Bronzo
2
Sume
6
vdr

Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912.

Medalistoj redakti

  Oro redakti

  • Alejandro Abascal kaj Miguel Noguer en la velaj konkursoj, okazigitaj en Talino borde de la Balta maro per velŝipo "FD" bildigita en la suba sovetia poŝtmarko eldonita okaze de la olimpiko

Eksteraj ligiloj redakti

 
proteste al la invado de Sovetunio en Afganion duonjaron antaŭe, la hispana teamo en la olimpiko ne montris la hispanian flagon, sed uzis la jenan flagon de la Hispana Olimpika Komitato
 
la olimpika emblemo jen en la haveno de Talino, Estonio, en 1980 ankoraŭ nelibervola parto de Sovetunio - en Talino okazis la velaj konkursoj
 
la velŝipo "FD" sur sovetia poŝtmarko eldonita okaze de la olimpiko