Historio de la Mondolingvo

Priskribo de la estiĝo de diversaj planlingvoj kaj de Esperanto
(Alidirektita el Historio de la mondolingvo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Historio de la Mondolingvo estas 244-paĝa libro de Ernest Drezen, kiun eldonis Ekrelo en 1931. La tria eldono el 1967 aperis ĉe Librejo Pirato. La kvara eldono el 1991 aperis ĉe Eldonejo Progreso en 1991, eldonita kaj komentita de S. Kuznecov.

Historio de la Mondolingvo
Tri jarcentoj da serĉado
Historio de la Mondolingvo Tri jarcentoj da serĉado
Historio de la Mondolingvo
Tri jarcentoj da serĉado
Aŭtoro Ernest Drezen
Eldonjaro 1931
Urbo Moskvo
Eldoninto Ekrelo
Paĝoj 244
vdr

Recenzoj redakti

 
 Post Histoire de la Langue Universelle de Couturat kaj Leau, ni ne havis tian kompendion. Finaj listoj, kun fontlibroj, nomaroj de l' cititaj personoj kaj de la priparolitaj lingvoj, kiel ankaŭ la marĝenaj titoloj tre faciligas serĉadon en la tre ampleksa enhavo. La tuta serio de l' malnovaj strangaj proponoj, pasigrafioj skrib- aŭ simbolaj lingvoj renoviĝoj de la latino, kalejdoskope pasas antaŭ la leganto. Por la unuaj periodoj, la ordo estas tiu de l' jaroj por la lastaj, ni havas paralelajn ĉapitrojn pri la diversaj nuntempaj direktoj en la serĉado al mondlingvo. La verko ne nur estas per la liveritaj faktoj, referencoj, tabeloj, tre taŭga laborilo por studemuloj ĉe tiu fako, sed per konsideroj, juĝoj de P aŭtoro, per detalaj ĉapitroj pri Volapük, Esperanto, Ido, per la aldonitaj portretoj, montroj de strangaj alfabetoj ekzemploj pri malmulte konataj projektoj per la ĝeneraltemaj ĉapitroj, ĝi fariĝis ankaŭ verko leginda de ĉiu samideano. 
— 1932, Georges Stroele , Esperanto, paĝo 106

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti