Hochborn

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Hochborn [HOĤborn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Alzey-Worms de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 417 loĝantojn. Ĝis la jaro 1971 la loko (en tiu ortografia formo ekde la jaro 1613) nomiĝis Blödesheim, kio en la germana lingvo povas interpretiĝi kiel "hejmo de stultuloj" ... ne mirinde, ke la lokuloj kampanjis seniĝi de la tradicia nomo. En 2001 la televida komediisto Stefan Raab plurajn semajnojn varbis por reoficialigo de la nomo Blödesheim, kio plialtigis la konatecon de la krome en amaskomunikiloj ne multe menciata komunumo.

Hochborn
Blazono
Hochborn (Germanio)
Hochborn (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Alzey-Worms
Komunumaro Verbandsgemeinde Wonnegau (ekde julio 2014, antaŭe Verbandsgemeinde Westhofen)
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06735
Poŝtkodo 55234
Aŭtomobila kodo AZ
Oficiala Municipokodo 07331011
Politiko
Komunumestro Herwarth Mankel
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Wormser Straße 23
67593 Westhofen
Demografio
Loĝantaro 417 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 43′ N, 8° 12′ O (mapo)49.7238888888898.2008333333333Koordinatoj: 49° 43′ N, 8° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 290 m
Areo 3,56 km²
Oficiala retejo https://www.hochborn.de/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
loka ventoparko