Hodgsona ruĝvostulo

(Alidirektita el Hodgsona fenikuro)

La Hodgsona ruĝvostuloHodgsona fenikuro (Phoenicurus hodgsoni) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hodgsona ruĝvostulo
Masklo
Masklo
Hodgsona ruĝvostulo, ino sen la masklaj koloraj markoj
Hodgsona ruĝvostulo, ino sen la masklaj koloraj markoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. hodgsoni'
Phoenicurus hodgsoni
(Moore, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specifa parto de la scienca nomo hodgsoni aludas Brian Houghton Hodgson, kiu estis diplomato kaj naturalisto, kiu loĝis en Nepalo el 1825 al 1843 kaj en Darjeeling el 1845 al 1859. Li priskribis 79 novajn speciojn.

Tiu specio estas klara ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas ĝenerale bruneca kaj montras kiel markoj nur la ruĝecajn pugon kaj voston, karakteran de la genro. La masklo montras brilajn helbluajn kronon, nukon kaj supran dorson, kiu iĝas iom pli malhela en malsupra dorso kie videblas du etaj rimarkindaj blankaj markoj. La vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas tre malhelbluaj al nigrecaj. La subaj partoj estas ruĝecaj kaj same la pugo kaj vosto, kiel ĉe aliaj specioj de la genro. Ĝi estas iom simila al la Komuna ruĝvostulo, sed la blanka frunto estas malpli videbla kaj estas nur nuanca. Krome la Hodgsona ruĝvostulo estas pli granda, havas pli etendajn nigran gorĝon kaj ruĝecajn subajn partojn kaj tiele ne havas blankan ventron.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Ili reproduktiĝas en alta montaro de Himalajo kaj Tibeto kaj vintre elmigras al centra Ĉinio kie restas ĉe malferma arbustejo kaj terkultivejoj.

Referencoj redakti