Ĝardenruĝvostulo

(Alidirektita el Komuna ruĝvostulo)

La Ĝardenruĝvostulo, Fenikuro, Komuna ruĝvostulo, aŭ simple Ruĝvostulo, ĉar temas pri la plej komuna, disvastigata kaj tipa specio de la genro, (Phoenicurus phoenicurus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli. La specifa parto de la scienca nomo simple ripetas la unuan vorton pri la genro, ĉar temas pri la tipa specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝardenruĝvostulo
Ĝardenruĝvostulo, masklo Alvoko
Ĝardenruĝvostulo, masklo
Alvoko
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. phoenicurus'
Phoenicurus phoenicurus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Subspecioj
    • Phoenicurus phoenicurus phoenicurus

    Komuna ruĝvostulo

    • Phoenicurus phoenicurus samamisicus

    Sudorienta komuna ruĝvostulo

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Tiu birdo estas somera vizitanto en Eŭropo. Ties vintrejoj estas en norda Afriko. La masklo de la Ĝardenruĝvostulo unue alvenas en aprilo[1], ofte kelkajn tagojn antaŭ la inoj. Ĝi estas birdo de arbaroj kaj malfermaj parkoj, ĉefe kie la ligno estas sufiĉe malnova por havigi fendojn kajtruojn taŭgajn por la nesto. La ino demetas 5 aŭ 6 helbluajn ovojn dum majo; raras dua ovodemetado.

    En multaj de ties biotopoj kaj kondutaroj la Ĝardenruĝvostulo montras similecon kun la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ili havas saman ĝeneralan konduton de la ampleksa grupo de saksikoloj kaj similaj genroj kaj estas samgrandaj (14 cm longaj). Inter la eŭropaj birdoj estas nekonfuzebla specio, ĉar nur la Nigra ruĝvostulo (Phoenicurus ochrurus) havas similan voston, sed estas sufiĉe diferenca kaj pli nigra.

    Pentraĵo de ruĝvostulo, kie la frunto aperas nigre anstataŭ blanke, dum la blanka supra parto devus esti jam griza.
    Alteriĝo
    Phoenicurus phoenicurus phoenicurus - MHNT

    La masklo somere havas ardezgrizajn kronon kaj suprajn partojn, escepte la pugo kaj vosto, kio, kiel la flankoj kaj malsupra brusto kaj subflugiloj estas ruĝecoranĝaj. La frunto kaj superokula strio estas blankaj; la vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj. La flugiloj kaj la du centraj vostoplumoj estas brunaj. La oranĝo en flankoj nuancas al preskaŭ blanko en ventro. La beko kaj kruroj estas nigraj. Aŭtune, larĝaj margins malheligas la kolorojn de la masklo, kio aspektas kiel malpure eluzita.

    La ino estas pli bruna, kun pli palaj subaj partoj; ŝi havas nek nigron nek grizon, kaj ŝia gorĝo estas blankeca, sed havas la saman ruĝecan voston kun bruna centro kiel la masklo.

    La kanto de la masklo estas simila al tiu de la ruĝgorĝulo, sed nur kiel komenco, ĉar malpliiĝas al malforta fino.

    La Ĝardenruĝvostulo manĝas farante eksaltojn super preterpasantaj insektoj, kaj plej parto de ties manĝo konsistas el kunflugilaj insektoj. La alvoko estas kiel de saksikolo kaj la alarmo plendema ununura noto, uiit, kiel tiu de Troglodito.

    Tiu palearktisa specio ŝajne nur laŭ distingoj rilatas al aliaj membroj de la genro Phoenicurus. Ties prauloj ŝajne estis la unuaj ruĝvostuloj kiuj disvastiĝis en Eŭropo; ili ŝajne diverĝis el la grupo de la Nigra ruĝvostulo antaŭ 3 ma, dum la Pjacenzio (Ertan 2006). Genetike la eŭropaj specioj estas ankoraŭ sufiĉe parigeblaj kaj produktas hibridojn kiuj ŝajnas sanaj kaj fekundaj, sed ili separiĝas laŭ diferencaj kutimaro kaj ekologiaj postuloj (Grosch 2004).

    Nuntempe oni agnoskas 2 subspeciojn. La nomiga phoenicurus troviĝas en tuta Eŭropo kaj atingas ĝis Siberio. Sudoriente la subspecio samamisicus troviĝas el la Krimea duoninsulo tra Turkio al Mezoriento kaj Centra Azio. Ĝi estas pli malgranda ol la azia phoenicurus kaj havas blankajn flugilmakulojn similajn al tiuj de aliaj specioj de la genro Phoenicurus. Tiuj makuloj troviĝas ankaŭ ĉe junaj maskloj kaj foje ĉe plenkreskaj inoj. Ambaŭ subspecioj interreproduktiĝas amplekse en Turkio kaj en sudaj Balkanoj.(Snow et al. 1998)

    Oni konas hipermelaninan morfon de samamisicus kiel formo incognita. Ĉe tiuj maskloj, anstataŭ blanko en vizaĝo estas nigro kaj same en supra dorso kaj ŝultroj.(Snow et al. 1998)

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    • Grosch, Kai (2004): Hybridization between redstart Phoenicurus phoenicurus and black redstart P. ochruros, and the effect on habitat exploitation. Journal of Avian Biology 35(3): 217-223 COI:10.1111/j.0908-8857.2004.03128.x (HTML resumo)
    • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1

    Eksteraj ligiloj redakti