Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu, ankaŭ konata sub la nomo Holokaŭsta Memoriga Muzeo en Auŝvico) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu
muzeo
Lando Pollando vd
Situo Oświęcim
Estiĝo 2-a de julio 1947
Direktoro Piotr Cywiński
Koordinatoj 50° 2′ 9″ N, 19° 10′ 42″ O (mapo)50.03583319.178333Koordinatoj: 50° 2′ 9″ N, 19° 10′ 42″ O (mapo)
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (Pollando)
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (Pollando)
DEC
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
Situo de Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
Map
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo http://www.auschwitz.org.pl/
vdr

La Muzeo konsistas ĉefe de 2 partoj: Auschwitz I Stammlager kaj Auschwitz II Birkenau, kune kun pli ol 150 konstruitaj objektoj, ĉirkaŭ 300 ruinoj, aŭtentaj vojoj, fervoja kajo, bariloj, ankaŭ arkivoj, kiuj postrestis evakuon kaj kolekto de pli ol 100 000 moveblaj objektoj (i.a. valizoj, ŝuoj kaj objektoj de ĉiutaga uzo, striaj uniformoj, kaj ankaŭ objektoj apartenantaj al SS-anoj).

Sur la muzea tereno establiĝis la ĉefa ekspozicio kaj dekkelke da naciaj ekspozicioj, organizitaj de ŝtatoj memorigantaj viktimojn de siaj civitanoj. Organizataj estas ankaŭ portempaj ekspozicioj.

En 1990 fondiĝis Internacia Muzea Konsilio ĉe ministro pri kulturo, kiun en 2000 anstataŭis Internacia Konsilio de Oświęcim ĉe la ĉefministro de Pollando. Ambaŭ konsiliojn prezidis Władysław Bartoszewski.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti