Homaj rasoj

Tradicie oni dividas la homaron en diversajn rasojn. Moderna scienco tamen montris, ke la ideoj pri homaj rasoj malhavas ĉian sciencan bazon.

Homaj rasojRedakti

La nombro de homaj rasoj tre varias en diversaj priskriboj. Unu ofta klasifiko parolas pri sep geografiaj rasoj:

Priskribo de sistemo kun kvar homaj rasoj troviĝas en la Vikipedia artikolo Klasifiko de etnoj.

Pli simpla kaj popoleca divido parolas pri blankuloj, nigruloj (negroj) kaj flavuloj.

HistorioRedakti

La bazo por la ideoj de homaj rasoj estas la videblaj anatomiaj diferencoj inter diversaj homgrupoj, precipe haŭtokoloro, harkonsisto kaj vizaĝoformo. Sciencecan klasifikon de la homaj rasoj unuafoje provis fari Lineo, kiu en Systema Naturae priskribis kvar rasojn: eŭropanoj, azianoj, afrikanoj kaj indianoj. Lineo ankaŭ atribuis al tiuj rasoj mensajn karakterizojn surbaze de la Hipokrata humora medicino. Laŭ Lineo la eŭropanoj estas sangvinaj (riĉtemeperamentaj, gajhumoraj), la azianoj estas melankoliaj, la afrikanoj estas flegmaj (indiferentaj, neeksciteblaj), kaj la indianoj estas kolerikaj (jen melankoliaj, jen galhumoraj).

En 1791 J.F. Blumenbach aldonis la malajan rason. Por sia klasifikado Blumenbach uzis mezuradon de la kranio. Blumenbach ankaŭ enkondukis la terminon kaŭkaza por la eŭropana raso (ĉar li admiris la belecon de la virinoj en Kaŭkazo).

Dum la 19-a jarcento oni diversmaniere provis evoluigi kaj detaligi la rasteoriojn. Interalie la malkovro de la sangogrupoj vigligis la esploradon. Malgraŭ multa klopodado oni tamen ne sukcesis trovi interrilatojn inter la sangogrupoj kaj tiuj anatomiaj trajtoj, sur kiuj baziĝis la rasoklasifikoj. Oni ankaŭ ne trovis sciencan bazon por la imagitaj mensaj kaj moralaj karakterizoj de la diversaj rasoj.

La rasa pensado en Eŭropo ekhavis en la 20-a jarcento pli kaj pli da politikaj dimensioj, kaj evoluis al rasismo. Dume la seriozaj sciencaj esploroj gvidis al la konstato, ke rasa klasifikado de la homoj estas sensenca kaj neutila.

En 1937 Theodosius Dobzhansky komencis kombini la popolgenetikon kaj la darvinan teorion pri evoluo, kio donis bazon por la hodiaŭa studado de efektivaj popolgrupoj, anstataŭ de rastipoj. Oni komencis paroli pli konkrete pri unuopaj homaj trajtoj kiel adaptiĝoj al diversaj medioj pere de natura selektado.

Moderna sciencoRedakti

Genetika esplorado montris, ke la tradiciaj sep rasoj respondas al nur 6,3% de la genetika variado en la homaro. Plia dividado de la rasoj en 170 "lokajn rasojn" altigas tiun procentaĵon ĝis nur 8,3%. Tio signifas, ke la plej granda parto, 85%, de la variado gena en la homaro, troviĝas interne de la diversaj rasoj (ne inter ili).

Tial moderna scienco forĵetis plene la ideon pri homaj rasoj, kaj kompreneble ankaŭ ĉiajn ideojn pri diversaj rase bazitaj mensaj kaj moralaj diferencoj inter la homoj.

Malgraŭ tio la ideoj pri homaj rasoj restas frape vivantaj inter nesciencistoj, kaj en multaj landoj oni eĉ oficiale registras la rason de la civitanoj laŭ diversaj neklaraj kaj tre variaj kriterioj. En tia rasdividado ofte enmiksiĝas kategorioj etne aŭ lingve bazitaj sen ĉia rilato al la tradiciaj rasoj.

Kritika ras-teorio (KRT) estas teoria kadro en la sociaj sciencoj, kiu koncentras sin al la aplikado de kritika teorio, t.e. kritika ekzamenado de la socio kaj kulturo, al la intersekciĝo de raso, juro, kaj potenco.

SociologioRedakti

En sociologio, rasigado aŭ etnigado estas la procezo atribui etnajn aŭ rasajn identecojn al rilatoj, sociaj praktikoj, aŭ grupoj, kiuj ne tiel identiĝis.[1]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. OMI, Michael; Howard Winant. Racial formation in the United States: from the 1960s to the 1980s. ISBN 0-7102-0970-3.