Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Horizontoj estas kolekto de poemoj de la estona verkisto Johannes Vares (Barbarus).

Horizontoj
Aŭtoro Johannes Vares
Eldonjaro 1931
Urbo Talino
Eldoninto Esperanto-Asocio de Estonio
Paĝoj 78
vdr

La poemaron el la estona tradukis Hilda Dresen. La 78-paĝa eldonaĵo estas publikigita en la jaro 1931 fare de Esperanto-Asocio de Estonio el Talino.

Recenzoj

redakti
 
 Poeto de fanfaroj, arda maltrankvilo, grandurba, ŝajna, sistema anarkio, zigzagoj kaj geometrio, harmonio kaj revolucio. La formpreteco de H[ilda] D[resen] preskaŭ ĉiam triumfas pri la malfacilaĵoj. 
— 1932, Ferenc Szilágyi, Literatura Mondo, p. 19

Eksteraj ligiloj

redakti