Hory (distrikto Karlovy Vary)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Karlovy Vary
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hory

Hory (germane Horn) estas municipo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary, proksimume 7 km okcidente-sudokcidente de Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 411 loĝantoj (2023).

Hory
germane Horn
municipo
Pensiono Farma surrande de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Konata loko Svatoŝaj rokoj
Situo Hory
 - alteco 522 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 50″ N 12° 47′ 24″ O / 50.21389 °N, 12.79000 °O / 50.21389; 12.79000 (mapo)
Katastro 7,88 km² (788 ha) Hory u Jenišova
Loĝantaro 411 (2023)
Denseco 52,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 360 16 ĝis 362 11
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 551651
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hory (Karlovy Vary District)
Retpaĝo: www.obec-hory.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Sedlo, Karlovy Vary, Mírová, Jenišov kaj Loket.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350.

Sub la municipon Hory enfalis en la pasinteco ankaŭ kelke da domaroj kaj solejoj: La plej granda el ili Podhoří (Hunschgrün, Hunusgrün, Hanschgrün) troviĝis sur nordokcidenta rando de la municipo. Komence de la 20-a jarcento ĝi havis eĉpli multe da loĝantoj ol la propra Hory. Por la plialtigita nombro de loĝantoj ĝi dankis al evoluo de mineja kaj porcelana industrioj. En la dua duono de la 20-a jarcento sur loko de Podhoří estiĝis Elŝutejo de Loket kaj Podhoří tute pereis al la 1-a de januaro 1994 pro surŝuto de teraĵo de Granda elŝuejo de Loket. Al la malpli grandaj loĝigejoj apartenis domaroj Jalový Dvůr (Kaltenhof, Galtenhof) kaj Ovčárna (Schäferei). Solejoj Schmalnhof kaj In der Raat (Raht, Rath) pereis sen la ĉeĥaj nomoj. Solejon Vildenava kreis kamparana bieno en tenado de familio de Lochschmidtidoj.

Interesa evento en la municipo okazis post fino de la Dua Mondmilito. Malgraŭ tio, ke demarkacia linio estis Ĥeba ponto en Karlovy Vary, la neĝisatendema Ruĝa Armeo venis la 13-an de majo ĝis malantaŭ la interkonsentita linio kaj okupis Hory. Usonanoj fine konsentis, por ke Hory kiel lando de neniu alfalu al rusoj. Nur pli poste la demarkacia barilo revenis al la interkonsentita Ĥeba ponto.

En la jaro 1954 lokigis la ĉeĥoslovaka armeo en la katastron de Hory munician deponejon. La areo 10 hektaroj estis dum 40 jaroj la teritorio kun severa malpermeso de eniro. Post forlaso de la teritorio en la jaro 1994 estis ebligita libera eniro en arbaron. En la loko de la eksa municipa deponejo estiĝis Farmo kaj Ĉasrezervejo Hory.

En la jaro 2010 estis en Hory entrafikigitaj du fotovoltaikaj elektrejoj kun markigo FVE HORY 1 kaj FVE HORY 2, la unua kun povumno 2,18 MW, la dua kun povumo 1,62 MW.

Loĝantaro redakti

Post la Dua Mondmilito sekvis forŝovo de la germana loĝantaro.

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869452
1880452
1890647
1900847
1910919
1921928
JaroLoĝantoj
19301 028
1950391
1961392
1970321
1980197
1991168
JaroLoĝantoj
2001185
2014232
2016252
2017256
2018271
2019281
JaroLoĝantoj
2020297
2021364
2022375
2023411

Memorindaĵoj redakti

  • Penta kruco ĉe solejo Vildenava. La kruco estis translokigita ĝis Vildenava en la jaro 1990 post tio, kiam ĝi estis trovita sur rubodeponejo inter Žalmanov kaj Činov.
  • Arkeologiaj spuroj sudoriente de la municipo, amasoj de ferŝlako, pruvantaj historian mezepokan prilaboradon de fererco.

Pluaj memorindaĵoj redakti

  • Domo n-ro 1
  • Riparita kapeleto el la jaro 1900

Protekto de la naturo redakti

En la sudan parton de la katastra teritorio trafas PPR Slavkova arbaro. La granitaj rokformacioj apud la maldekstra bordo de Ohře en la plej suda parto de la teritorio estas protektataj kiel nacia naturmemorindaĵo Svatoŝaj rokoj.

Pluaj fotoj redakti