Hotentota kreko

(Alidirektita el Hotentota anaso)

La Hotentota kreko (Anas hottentota) estas birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj de la genro Anas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hotentota kreko
Hotentota kreko
Hotentota kreko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. hottentota
Anas hottentota
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Spatula hottentota - MHNT

Ĝi estas simila la la proksimaj parencoj nome la Kapuĉanaso kaj la Punaa anaso, sed male al tiuj kiuj loĝas en Sudameriko, tiu ĉi specio loĝas nur en Afriko, kie ĝi estas migranta specio loĝanta en orienta kaj suda Afriko, el Sudano kaj Etiopio okcidenten al Niĝero kaj Niĝerio kaj sude al Sudafriko kaj Namibio.[1][2] En Okcidenta Afriko kaj Madagaskaro ĝi estas specio de loĝantaj birdoj.

Kiel ĉe la parencaj specioj nome la Kapuĉanaso kaj la Punaa anaso temas pri bruneca anaso kun malhela kapuĉokrono (nome malhelbruna kiel ĉe la Kapuĉanaso) kaj helblua beko kun nigra supra bordo (kiel ĉe la Punaa anaso); la vizaĝo estas sablokolora al helbruneca (ruĝecbruna), dum en brusto kaj flankoj estas malhelbrunaj makuloj. La flugoplumoj estas malhelaj kaj la vosto mallonga.

La Hotentota kreko reproduktiĝas la tutan jaron, depende de la pluvo, kaj vivas en malgrandaj grupoj aŭ paroj. Ili konstruas nestojn super akvo en arbostumpoj kaj uzas vegetalan materialon. La krekidoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj la patrina zorgo estas limigita al havigo de protektado el predantoj kaj alporto de la idaro al manĝejaj areoj.[3] Tiu specio estas ĉiomanĝanta kaj preferas pli malgrandajn neprofundajn akvejojn.[4]

La Hotentota kreko estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La statuso de la Hotentota kreko en la IUCN Ruĝa Listo estas Malplej Zorgiga[5].

Notoj redakti

  1. Clements, J. (2007)
  2. "IUCN"
  3. "Hottentot Teal Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2011-11-30.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-04. Alirita 2011-11-30.
  5. "IUCN"

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti