Hubert Selby
usona verkisto
Hubert SELBY (naskiĝis la 23-an de julio, 1928, mortis la 26-an de aprilo, 2004) estis usona verkisto.
Hubert Selby | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de julio 1928 en Broklino | |
Morto | 26-an de aprilo 2004 (75-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Pulma embolio ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Stuyvesant High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo verkisto romanisto filmaktoro ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Last Exit to Brooklyn ❦ The Room ❦ Requiem for a Dream vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Brooklyn (Novjorko) kaj pasigis tie sian junaĝon. Kiel 15-jarulo li forlasis la lernejon kaj fariĝis maristo, sed mallonge poste li malsaniĝis je tuberkulozo. Kuracistoj forigis grandan parton de lia pulmo kaj - sendis lin hejmen por morti.
Selby postvivis, elprovis sin en diversaj okupoj kaj fine komencis verki socikritikajn romanojn kaj rakontojn. Liaj plej famaj verkoj Last Exit to Brooklyn kaj Requiem for a Dream ankaŭ estas filmigitaj.
Hubert Selby mortis en Losanĝeleso
Listo de verkoj
redakti- Last Exit to Brooklyn (romano, 1964)
- The Room (romano, 1971)
- The Demon (romano, 1976)
- Requiem for a Dream (romano, 1978)
- Song of the Silent Snow (rakontoj, 1986)
- The Willow Tree (romano, 1998)
- Waiting Period (romano, 2002)