Hugo SCHILTZ (naskiĝis la 27-an de oktobro 1927, mortis la 5-an de aŭgusto 2006) estis belga juristo kaj politikisto. Li apartenis al la belga ĉambro de reprezentantoj de 1965 ĝis 1988 kaj al la belga senato de 1992 ĝis 1995. Li estis dufoje ministro, de 1981 ĝis 1985 en la unua Flandra Registaro kaj inter 1988 kaj 1991 en la Belga Federacia Registaro Martens 8. Li krome estis la prezidanto de la flandra politika partio Volksunie inter 1975 kaj 1979.

Hugo Schiltz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1927 (1927-10-28)
en Borsbeek
Morto 5-an de aŭgusto 2006 (2006-08-05) (78-jaraĝa)
en Antverpeno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Katolika universitato de Loveno • Xaverius College vd
Partio Popolunio vd
Familio
Infanoj Willem-Frederik Schiltz vd
Profesio
Okupo kolumnisto • politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la fondintoj de la federaciismo en Belgio. Post la likvido de Volksunie, li elektis la novan partion Spirit.