Humboldt-Verein für Volksbildung

kleriga asocio en la urbo Breslau, fondita en 1869, kun filioj en la resta Germana Regno
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Humboldt-Verein für Volksbildung - germane: en traduko "Humboldt-asocio por popola klerigo" - estis asocio pri popola klerigo, kiu fondiĝis en julio 1869 en la universitata urbego Breslau de Prusio, de 1871 en la Germana Regno. Dekomence la asocio komprenis sin komuna iniciato de la protestantaj, katolikaj kaj judaj urbanoj.[1] Jam en la fonda estraro 8 el la 24 membroj estis judaj, kaj la nova asocio aparte alvokis judojn engaĝiĝi en la organizaĵo. Kiam la asocio planis grandan solenaĵon la 14-an de septembro 1869 okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de Alexander von Humboldt, la solenaĵo organiziĝis tiel ke ĝi ne koliziis kun la vespere komenciĝanta juda festo Jom-Kipuro. En festa kroniko okaze de la 25-jariĝo de la asocio oni skribis en 1894, ke "tiu interkompreno de judoj, protestantoj kaj katolikoj nur eblas sur la fundamento de toleremo, kaj aparte la toleremo, ido de vera kleriĝo, estas la kredo de la Humboldt-asocio, ties respondo al la demando, kio spirite unuigas la membrojn". "Kulturbatalo" (en la Germana Regno la batalo de la ŝtate subtenita protestantismo kontraŭ la katolikaj civitanoj en la 1870-aj jaroj) "neniam plu trovos simpatiojn en Germanio", kaj "ankaŭ la venena planto de kontraŭjudismo izoligas sin kaj memdetruas sin, ĝi pli kaj pli perdas reputacion de sinceraj homoj".[1][2]

la centra placo de la historia urbego Breslau en nuntempa bildo

En aliaj urboj de la Germana Regno ankaŭ fondiĝis sekcioj de la Humboldt-asocio, kiuj tamen restis relative malgrandaj iniciatoj, rande de la urba socia vivo. En Breslau kontraŭe ĝis la jaro 1914 preskaŭ la kompleta liberala burĝaro de la urbo kolektiĝis en la asocio. Ankaŭ ortodoksaj protestantoj en la fondojaro skeptikaj al la nova asocio ekde la 1870-aj jaroj verve engaĝiĝis en la asocio. Jam en 1876 la unuiĝo havis 723 individuajn membrojn. Ĝis la jaro 1893 la nombro altiĝis al 894, ĝis 1906 eĉ al 4525 individuaj membroj. Proksimume triono el ili estis judoj: Sekve la asocio havis pli da judaj membroj ol iu ajn juda asocio de la urbo kun escepto de la "israelida malsanula kaj flega institucio kaj entombiga societo", kiu en 1910 havis 2500 membrojn kaj kies membreco en kazo de malsaniĝo aŭ morto estis necesa. Kaj el la judoj kaj el la ne-judoj la membroj de la Humboldt-asocio venis el vasta spektro da politikaj kredoj: Inter la judoj en 1906 ekzemple membris, Hugo Schachter, la gvidanto de la urbaj cionistoj, samkiel Markus Brann, gvidanto de la juda-teologia seminario de Breslau, la liberala rabeno Jakob Guttmann samkiel lia ortodokse judisma kolego Ferdinand Rosenthal.[1]

La Humboldt-asocio en la tuta Germana Imperiestra Regno amplekse aktivis kaj en klerigo de plenkreskuloj kaj en socia karitato. Laŭ la samepoka loka historiisto Heinrich Wendt (1889) la asocio en la urbego Breslau kaj la ĉirkaŭaĵo estis la senkonkurenca gvidanto en popola klerigado, laŭ li la asocio "kiel parto de la granda projekto de socia reformo" havis gvidan rolon "pri la diskonigo de la rezultoj de scienca esploro en vastaj, plej vastaj tavoloj de la civitanaro". La publikaĵo Schlesische Landeskunde entuziasme juĝis en 1913, ke "per la laboro de la Humboldt-asocio" en Breslau "la ĝeneralaj klerigaj interesoj flegiĝas en tiom granda multaspekteco kaj alta spirita nivelo kiom en apenaŭ alia germana urbo". La prelegoj kaj kursoj traktis la plej diversajn temojn, post la jaro 1900 eĉ kursojn pri seksa eduko, tamen dividite laŭ seksoj. Ekde la jaro 1909 la asocio ankaŭ ofertis Esperanto-kursojn; la unuan en 1909 gvidis f-ino Julie Wolfson.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Till van Rahden: "Juden und andere Breslauer: die Beziehungen zwischen Juden, Protestanten und Katholiken in einer deutschen Großstadt 1860 bis 1925" (germane: "judoj kaj aliaj loĝantoj de Breslau: la rilatoj inter judoj, protestantoj kaj katolikoj en germana urbeto inter 1860 kaj 1925"), eldonejo Vandenhoek & Ruprecht, Göttingen 2000
  2. "Was eint uns im Geistes- und Gemütsleben?" (germane: Kio unuigas nin spirite?), en "Festschrift herausgegeben aus Anlass der Feier des 25jährigen Bestehens des Humboldt-Verein für Volksbildung zu Breslau am 28. October 1894" (festa kroniko okaze de la 25-jariĝo de la asocio la 28-an de oktobro 1894), citaĵo el paĝoj 81 kaj sekvaj