Ižkovce
Bazaj informoj redakti
Ižkovce, hungare Iske estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 4 km²
- Supermara alteco: 102 m
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 076 72
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso:
Situo redakti
Ižkovce situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Veľké Kapušany troviĝas 9 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1297 en formo "Iske". En 1910 loĝis en Iske 278 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Iske apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Iske rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Ižkovce 120 da homoj, (111 hungaroj, 9 slovakoj).
Vidindaĵo redakti
- kalvinana preĝejo de 1906
Famuloj redakti
En Ižkovce naskiĝis hungara pedagogo Bertalan Révész.