Idarkopf
La Idarkopf apud Stipshausen en la mezmontaro Hunsrück estas 745,7m alta monto de la Idarwald en la distriktoj Birkenfeld kaj Bernkastel-Wittlich. Ĝi estas unu el la plej altaj montoj de Rejnlando-Palatinato.
Idarkopf | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco | 745,7 m | ||
Situo | apud Stipshausen; distrikto Birkenfeld kaj distrikto Bernkastel-Wittlich, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Idarwald, Hunsrück | ||
Geografia situo | 49° 52′ N, 7° 16′ O (mapo)49.861257.2716111111111Koordinatoj: 49° 52′ N, 7° 16′ O (mapo) | ||
| |||
| |||

Geografio
redaktiLa monto situas en la nordoriento de la Idarwald en la Naturparko Saar-Hunsrück. Ĝia pinto troviĝas ĉ. 2 km nordokcidente de la komunumo Stipshausen (distrikto Birkenfeld) kaj 4 km sudoriente de la komunumo Hochscheid (distrikto Bernkastel-Wittlich). Nordoriente preter la monto fluas la rivereton Idarbach.
Turoj
redaktiĈirkaŭ 200 m nordokcidente de la pinto staras sur alteco de 744,2m la elrigardturo Idarkopfturm, de kie onui povas rigardi ĝis Taunus, kaj Donnersberg trans la Hunsrück, al la Eifel kaj Westerwald. Ĉirkaŭ 300 m nordoriente de la pinto staras sur preskaŭ 738 m alteco elsendoturo.