Ike Abrams QUEBEC (prononci Kjubek) (naskita la 17-an de aŭgusto 1918 en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortita la 16-an de januaro 1963 en Novjorko) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj sondiskoproduktisto.

Ike Quebec
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1918 (1918-08-17)
en Newark
Morto 16-an de januaro 1963 (1963-01-16) (44-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pulma kancero
Tombo Nov-Ĵerzejo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Quebec ricevis dum sia junaĝo pianolecionojn kaj komencis sian karieron sur ĉi tiu instrumento; krom tio li ankaŭ laboris en la 1930-aj jaroj kiel profesia dancisto. Al sia posta ĉefinstrumento, la tenorsaksofono, li alvenis nur proks. 1940. Kiel multaj el siaj kolegoj li formis sian instrumentan stilon laŭ tiu de Coleman Hawkins, la „patro de tenorsaksofono“. Pli gravan rolon ol ĉe Hawkins en la ludo de Quebec tenis tamen ekde la komenco la melodia lingvo de bluso: ĉi tiu esprimpova muzikada idealo enfluis aparte en liajn interpretadojn de baladoj, kio dum la 1940-aj jaroj ankoraŭ estis tre nekutima. La kolego kaj mentoro de Quebec, Ben Webster, kiu havis similan baladostilon, laŭdis la bonan sentemon de la pli juna kaj precizigis: „[...] alian sentemon ol la plej multaj [...]. Kompreneble tiam ĉiu sekvis al Bean, sed Quebec tenis vigla tute apartan aferon.“ [1]

Kvankam Quebec ne estis klara virtuozo sur sia instrumento, lia alta profesieco faris lin demandata studiomuzikisto kaj gastmuzikisto por pli longaj koncertvojaĝoj, de kiuj li faris multaj kun la granduloj de la svingerao – al liaj dungintoj apartenas ekzemple Ella Fitzgerald, Benny Carter kj aparte Cab Calloway. Sub propra nomo Quebec surdiskigis en 1944 kun muzikistoj kiel Tyree Glenn, Tiny Grimes, Milt Hinton kaj Oscar Pettiford kelkajn titolojn por Blue Note, inter ili „Blue Harlem“, kiu fariĝis furoraĵo.[2]

La malflorado de la bandegoj fine de la 1940-aj jaroj metis Kvebekon antaŭ profesiajn kaj finfine ankaŭ personajn problemojn. Pro sia drogomanio li pasigis grandparton de la 1950-aj jaroj en plej vasta muzika malaktiveco. Helpe flankigis lin je ĉi tiuj malfacilaj cirkonstancoj lia amiko Alfred Lion, kunfondinto de diskeldonejo Blue Note Records. La tenorsaksofonisto laboris komence por la malgranda firmao kiel talentserĉisto; laŭ lia rekomendo ekestis ekzemple la ĝis nun famaj sonregistro-kunsidoj kun la pianistoj Bud Powell kaj Thelonious Monk, kies rezultoj validas kiel mejloŝtonoj en la verkaroj de la du muzikistoj.

Ĉar intertempe Quebec konfirmiĝis je la taskoj donitaj al li, Lions komisiis al la muzikisto (kiu iom post iom subigis siajn drogproblemojn) pli kaj pli respondecajn taskojn: ekde nura peranto li antaŭeniĝis baldaŭ kiel arta redaktanto de Blue Note, kaj finfine li ankaŭ povis direkti registrad-kunsidojn proprareĝie (inter ili produktadojn kun Dexter Gordon). En la socia klimato de Usono dum la malfruaj 1950-aj jaroj la konfidoplena kaj amika kunlaboro de Lion kaj Quebec estis klara signalo por la subigo de la vaste disvastiĝinta rasa separigo en la muzika industrio.

La soŭlĵazo, ekestinta prokimume samtempe kiel subĝenro de malmolbopo, konvenis al la preferoj de Quebec, kiu nun reekprenis sian laboron kiel instrumentisto. La re-sursceniĝo ĵus komencinta per kelkaj relative sukcesaj surdiskigoj – ekz. por la albumo Blue and Sentimental kun Grant Green – tamen baldaŭ havis subitan finiĝon, kiam oni diagnozis je Quebec en la jaro 1962 pulmkanceron de progresinta stato. La malsano devigis lin al denova ĉesigo de sia muzika laboro. Ike Quebec mortis, nur 44-jara, januaron de 1963 kaj ne plu travivis la publikigon de la plej granda parto de siaj malfruaj sonregistraĵoj.

Diskoj redakti

 
Ŝelakdisko: Ike Quebec's Swingtet 1944
  • Ike Quebec 1944–1946 (Classics) kun Buck Clayton, Milt Hinton, Oscar Pettiford, Grachan Moncur II
  • The Complete Blue Note Forties Recordings Of Ike Quebec And John Hardee (Mosaic 1944–)
  • It Might As Well Be Spring (jap. Blue Note, 1961), kun Freddie Roach, Milt Hinton, Al Harewood
  • Blue And Sentimental (Blue Note, 1961), kun Sonny Clark, Grant Green, Paul Chambers, Philly Joe Jones
  • Heavy Soul (Blue Note, 1961), kun Freddie Roach, Milt Hinton, Al Harewood
  • Bossa Nova Soul Samba (Blue Note, 1962), kun Kenny Burrell, Wendell Marshall, Willie Bobo, Garvin Masseaŭ
  • Congo Lament (Blue Note, 1962)

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Kunzler, p. 4475 (komp. Jazz-Lexikon vol. 2, p. 1050).
  2. Je la du kunsidoj li surdiskigis krome Facin' the Face, Mad About You, Tiny's Exercise kaj pluajn titolojn. The Complete Blue Note Forties Recordings Of Ike Quebec And John Hardee (Mosaic MR4-107, MD3-107); komp. jazzdisco.org.

Eksteraj ligiloj redakti