Ilona Medveczky [medvecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Medveczky Ilona Mária Erzsébet Teréz estas hungara dancisto, aktoro, baletisto. Ŝiaj (jam ne aktualaj) nobelaj antaŭnomoj estis medveczei kaj kisbeszterczei, en Aŭstrio ankaŭ duko Thurn und Taxis.

Ilona Medveczky
Persona informo
Naskonomo Medveczky Ilona Mária Erzsébet Teréz
Naskiĝo 4-an de marto 1941 (1941-03-04) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Amkunulo Richárd Nagy
Okupo
Okupo dancistoaktoro
vdr

Ilona Medveczky [1] Arkivigite je 2016-11-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de marto 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Medveczky devenis el simpla laborista familio, tamen post longaj jaroj ŝi eksciis, ke la gepatroj estis iam riĉaj nobeloj en Supra Hungarujo. Ŝi aĝis 7, kiam ŝi jam lernis dancon. En Teatro Erkel ŝi estis statisto (figuranto). En 1959 ŝi akiris diplomon en la Ŝtata Baleta Instituto en sia naskiĝurbo, poste ŝi aliĝis al la ĵus fondita baleta trupo de Pécs, kie ŝi iĝis primadono. En 1962 ŝi revenis al Budapeŝto, kie ŝi havis rolojn en revuoj, distrejoj, malgrandaj teatroj. En 1963 ŝi dancis (supozeble) en Frankfurto ĉe Majno. En 1966 ŝi debutis en kineja filmo, ŝi iĝis en Hungario la plej konata revuoaktoro. Baldaŭ ŝi dancadis en Eŭropo, eĉ en Las Vegas. En 1974 ŝi edziniĝis al aŭstra duko, tial ŝi ekhavis aŭstran pasporton. En 1981 ŝi havis memstaran programserion en la Hungara Televizio. Depost fino de la hungara socialismo ŝi hejmenvenis. En 2004 eksedziniĝo okazis, post jaroj ŝi pensiuliĝis kaj vivas sola en vilao en Budapeŝto. Ŝi ricevis premion en 2005.

Elektitaj kinejaj roloj redakti

  • Húsz évre egymástól (1962)
  • Egy magyar nábob (1966)
  • Kapaszkodj a fellegekbe! (1971)
  • Csak semmi pánik (1982)

Elektitaj televiziaj roloj redakti

  • Én csak táncolok
  • Hetérák párbeszédei
  • Mesél a pesti Broadway

Fontoj redakti