Imre Kovách
Imre Kovách [kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovách Imre estas hungara sociologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Imre Kovách | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1953 (70-jaraĝa) en Hajdúnánás |
Lingvoj | angla • franca • rusa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen • Hungara Scienca Akademio |
Okupo | |
Okupo | sociologo • universitata instruisto |
Imre Kovách[1] naskiĝis la 19-an de junio 1953 en Hajdúnánás.
Biografio redakti
Imre Kovách akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1977, sociologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1982. Jam post la unua diplomo li instruis en gimnazio en Nyíregyháza 2 jarojn, poste en Universitato Lajos Kossuth 3 jarojn. Inter 1982-2012 li laboris en instituto, kie fine li estis institutestro, sed li ankaŭ instruis en Universitato Reĝo Sankta Stefano (1987-1991), Universitato Lajos Kossuth (1993-1995 kaj 2003-2012), Altlernejo István Széchenyi (1995–1998 kaj 2001-2003). Intertempe li doktoriĝis en universitato (1979), li kandidatiĝis (CSc) en 1991, li doktoriĝis (DSc) en 2011 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1998-2014.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Termelők és vállalkozók: Mezőgazdasági kistermelők a magyar társadalomban (1988)
- A középosztályok nyomában (kunaŭtoro, 1995)
- Kritikus leltár: A rendszerváltás másfél évtizede (kunaŭtoro, 2005)
- Földek és emberek: Földhasználók és földhasználati módok Magyarországon (2016)
- Mobilitás és integráció a magyar társadalomban (redaktaĵo, 2021)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM36522 hungarlingva datenaro de muzeo