Imre Kubovics [kuboviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubovics Imre estas hungara geologo, altlerneja instruisto.

Imre Kubovics
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1925 (1925-11-05) (98-jaraĝa)
en Veľká Mača
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo geologo • vulkanologo • politikisto
vdr

Imre Kubovics[1] naskiĝis la 5-an de novembro 1925 en Veľká Mača (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Biografio redakti

Imre Kubovics apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. La kutiman lernadon disrompis la 2-a mondmilito, li estis helpsoldato (1944), poste militkaptito (1945). Post hejmenveno pro Dekretoj de Beneš li rifuĝis al Hungario kaj en 1947 li maturiĝis. Inter 1947-1949 li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Li estis samloke asistanto (1954-1958), lektoro (1958-1966), docento (1966-1975), katedrestro (1966-1993), dekano (1977-1983), fine ekde 1996 emerita profesoro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1962, li kandidatiĝis post 4 jaroj, li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1975. Li ricevis premiojn inter 1965-2007.

Liaj libroj redakti

  • Kőzetmikroszkópia I. A kőzetmikroszkópia módszertana (1992)
  • Kőzetmikroszkópia II. A kőzetalkotó ásványok. (1993)
  • Általános kőzettan, A földövek kőzettana (2008)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Evolution of Extraterrestrial Materials and Structures (1994)
  • New results from the Kaba meteorite Part I. (2000)
  • New studies on meteorites from Hungary: Corrections in the London Meteorite Catalogue dataset (2001)

Fontoj redakti

Referencoj redakti