Imre Révész (pastro)

Imre Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Imre estis hungara kalvinana pastro, eklezia verkisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859). Lia filo estis Kálmán Révész, lia samnoma nepo Imre Révész estis episkopo.

Imre Révész
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1826 (1826-01-14)
en Újfehértó
Morto 13-an de februaro 1881 (1881-02-13) (55-jaraĝa)
en Debrecen
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Resolution Party vd
Familio
Infanoj Kálmán Révész vd
Profesio
Okupo kanonisto • politikisto • kalvinana pastro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Révész [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1826 en Újfehértó. Li mortis la 13-an de februaro 1881 en Debrecen.

Portreto de Imre Révész en Vasárnapi Újság

Biografio redakti

Imre Révész frekventis kalvinanan kolegion en Debrecen inter 1841-1847, poste li restis samloke kiel edukisto kaj bibliotekisto. Baldaŭe li plulernis precipe en Vieno. En 1854 li eklaboris en Szentes (baldaŭe en Debrecen) kiel kalvinana pastro. En 1861 li estis elektita deputito parlamenta, sed post 2 monatoj li abdikis. En 1871 oni donacis al li en Vieno doktoran titolon. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto) redakti

  • A prot. egyházalkotmány alapelvei (1856)
  • Kálvin élete és a kálvinizmus (1864)
  • Dévay und dir ungarische ref. Kirche (1865, 1878)
  • A magyarországi protestáns egyletről (1875)
  • Egyházi beszédek (Ekleziaj paroladoj), (1870-90)

Fontoj redakti