Imre Tóth Bruti
Imre Tóth Bruti [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Imre aŭ laŭ pseŭdonimo Bruti estas hungara humuristo, prezentisto, komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto.
Imre Tóth Bruti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tóth Imre |
Aliaj nomoj | Bruti |
Naskiĝo | 11-an de marto 1970 (54-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komikisto muzikisto politika aktivisto humuristo |
TTT | |
Retejo | https://www.bruti.hu/ |
Imre Tóth[1] naskiĝis la 11-an de marto 1970 en Debrecen.
Biografio
redaktiImre Tóth post lernado iĝis faklaboristo, sed dum lernado li interesiĝis pri humuro kaj muziko. Li gitarludis en pluraj ŝlagrorkestroj inter 1987-1995. Ekde 2003 li prezentis programojn en la loka radio de Debrecen. Li debutis sur scenejo en somera aranĝaĵo en Nagyvázsony. En la sekvaj jaroj li estis prezentisto de pluraj radioj kaj televizioj. Ekde 2014 li estas profesia prezentisto.
Liaj televiziaj roloj
redakti- Showder Klub (serio, 2009-2013)
- Munkaügyek (2013)
- Cba dal
- Magas lányok
- Medve lány