Incendio en librejo de ISISS (2015)

Incendio en scienca librejo en Moskvo (Rusio), januaro 2015

Incendio en librejo de Instituto de scienca informo pri sociaj sciencoj ĉe Rusia Akademio de Sciencoj (ISISS, ruse Институ́т нау́чной информа́ции по обще́ственным нау́кам (ИНИО́Н РАН)) okazis en sud-okcidenta parto de Moskvo fine de januaro de 2015. Ĝi komenciĝis 30-an de januaro 2015 kaj daŭris dum 25 horoj[1].

Malbruligado de ISISS (31-a de januaro 2015)
Incendio en librejo de ISISS (2015) (Moskvo)
Incendio en librejo de ISISS (2015) (Moskvo)
DEC

Librejo redakti

Kolekto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Instituto de scienca informo pri sociaj sciencoj.

La librejo estas ĉefa moskva librokolekto pri sociaj sciencoj. Ĝi estis fondita en 1918 kaj enhavis 14,2 milionojn da libroj kaj manskribaĵoj en malnovaj kaj nunaj lingvoj ekde 16-a ĝis 20-a jarcento. Multaj eldonaĵoj estas konsiderataj kiel unikaj: plej plenaj kaj solaj en Rusio dokumentaroj de UN, Unesko, parlamentaj decidoj de Usono (ekde 1789), Anglio (ekde 1803), Italio (ekde 1897); unu el plej grandaj en Rusio kolektoj da tekstoj en slavaj lingvoj[2].

Konstruaĵo redakti

Antaŭe ISISS situis en centro de Moskvo. Al nova granda konstruaĵo ĝi translokiĝis en 1974[3][4]. Ĝi situas apud metrostacio "Profsojuznaja" laŭ adreso: Naĥimov-avenuo, domo 51/21.

Incendio redakti

30-a de januaro redakti

30-an de januaro 2015 je 22:09 (Moskva tempo) Ĉefa estraro de MUS en Moskvo ricevis mesaĝon pri incendio en domo 51 laŭ Naĥimov-avenuo. Ekbrulo okazis sur 3-a etaĝo de trietaĝa konstruaĵo[5].

Unuaj kontraŭincendiaj taĉmentoj trafis lokon de incendio je 22:15[5]; venis ankaŭ polico.

En brulata konstruaĵo okazis parta falo de tegmento sur areo 1000 m2, incendio okupis areon 2000 m2[5][6].

31-a de januaro redakti

Je 0:07 oni malebligis plivastiĝadon de incendio[6], tamen oni ne ekpovis tute malbruligi ĝin. De MUS malbruligon partoprenis 150 homoj kaj 50 maŝinoj[6].

La incendio daŭris dum tuta sekva tago 31-an de januaro. Pro tio apuda teritorio estis kovrita de fumo; la fumo senteblis ankaŭ en metroo apud stacio "Profsojuznaja". Dum tuta tago apude kolektiĝis laborantoj de la librejo sed polico ne permesis aliri proksime[3]. Brulado estis plejparte en 3-a etaĝo kaj ne tuŝis ĉefan librokolektejon. Malbruligo okazis per akvo; oni supozis ke ĝi okazos ĝis sekva mateno[7].

Vespere 31-an de januaro MUS asertis ke danĝero por ĉefa librokolektejo malaperis: apuda briligo estis finita[8]. Ĉirkaŭ 0:00 1-an de februaro konstruaĵo estis tute malbruligita, pereintoj kaj vunditoj ne estis[9].

Federacia servo pri sciencaj organizaĵoj organizis kunorgidantaron por malaperigo rezultojn de incendio; ĝi konsistas el estroj de FSSO, ISISS, Rusia Akademio de Sciencoj[10][11].

Sekvaj tagoj redakti

1-an kaj 2-an de februaro en la konstruaĵo ankoraŭ estis lokoj kun bruleto malfacile atingeblaj por kontraŭincendiaj luktantoj; pro tio supere kaj ĉirkaŭe restis forta fumado; aktiva laboro en ena parto ne okazis pro danĝereco: eblas plia detruado de ejo[12].

Rezultoj redakti

Entute de la incendio estis neniigita ĉirkaŭ 20% de tuta kolekto (2 milionoj el 10 tie estintaj)[13]. Dum malbruligo de librejo prezidanto de Rusia Akademio de Sciencoj Vladimir Fortov komparis la incendion kun Ĉernobila katastrofo:

 
 Por scienco tio estas ega perdo. Ĝi estas plej granda en mondo tia librejo eble similanta al Kongresa librejo. Ĉi tie estas kolektitaj aĵoj aliloke netroveblaj kaj ĉiuj sociasciencaj institutoj uzis la librejon. Deekstere la okazintaĵo aspektas kiel Ĉernobilo[3] 

Nuna estro de ISISS Jurij Pivovarov rakontis ke plimulto da dokumentoj pro nesufiĉa financado de scienco en Rusio ne havas retajn kopiojn; tamen forbrulinta parto de la kolekto konsistas ĉefe el eksterlandaj libroj havantaj kopiojn en aliaj landoj, pro tio ili povas esti restarigitaj kaj uzotaj[3].

Kialoj redakti

Laŭ dekomenca versio la incendio estas kaŭzita de kurta cirkvito: drataro estis malnova kaj ne estis ŝanĝita ekde 1974[3] (aŭ estis ŝanĝata parte[14]). Lasta kontrolado de kontraŭincendia maldanĝereco en ISISS en majo de montris 7 problemojn sed ili ne estis solvitaj[15]. Tamen ekbrulado okazis nokte kiam en librejo estis neniu.

Laŭ supozo de estro de ISISS ebla kialo povas esti ankaŭ ĵetita tien petardo[16]

Estas ankaŭ versio ke la librejo estis intence forbruligita. Prezidanto de Rusia Akademio de Sciencoj neas ĝin[14].

Referencoj redakti

  1. Пожар в библиотеке ИНИОН РАН полностью потушен[rompita ligilo] (ruse)
  2. МЧС заявило об угрозе обрушения здания ИНИОН, Rossijskaja gazeta (ruse)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 «Здание 1974 года. Проводка с тех пор не менялась», gazeta.ru (ruse)
  4. Priskribo de nova konstruaĵo kun fotoj (ruse)
  5. 5,0 5,1 5,2 Площадь пожара в Институте научной информации по общественным наукам в Москве выросла до 2 тыс. кв метров (ruse)
  6. 6,0 6,1 6,2 Oficiala informo de MUS Arkivigite je 2015-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  7. Источник: проливка здания библиотеки ИНИОН будет продолжаться до утра (ruse)
  8. МЧС: угрозы книгохранилищу фундаментальной библиотеки института РАН нет, TASS (ruse)
  9. Пожар в библиотеке ИНИОН РАН полностью потушен (ruse)
  10. В ФАНО России создан штаб по ликвидации последствий пожара в ИНИОН РАН Arkivigite je 2015-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, informo de FSSO, 31-a de januaro 2015 (ruse)
  11. Открыта горячая линия ФАНО России по вопросам ликвидации последствий пожара в библиотеке ИНИОН РАН Arkivigite je 2015-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, informo de FSSO,
    (ruse)
  12. Спасенные от огня книги библиотеки ИНИОН теперь спасают от воды, Vesti.ru (ruse)
  13. При пожаре в библиотеке ИНИОН потеряно 20% библиотечного фонда (ruse)
  14. 14,0 14,1 Президент РАН не верит в умышленный поджог библиотеки ИНИОН, gazeta.ru (ruse)
  15. Проверка пожбезопасности в ИНИОН в марте 2014 года выявила 7 нарушений, RIA NOVOSTI (ruse)
  16. В качестве причины пожара в библиотеке ИНИОН рассматривается возгорание от петарды Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, Eĥo Moskvi (ruse)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti