{{

Indico estas malgrandaj signoj supre aŭ sube de la ĉefa linio de la teksto. Kutime ili estadas skribitaj dekstre aŭ (malpli ofte) maldekstre de iu signo de la ĉefa linio.

Ekzemplo de supra indico: AB

Ekzemplo de suba indico: AB

Uzado de indicoj redakti

En matematiko redakti

En matematiko supra indico kutime signifas potencon:

a1 = a
a2 = a · a
a3 = a · a · a
ktp.

Por matrico supra indico T signifas transponon. Ekzemple AT , kie A estas matrico.

Suba indico kutime signifas elekton de certa valoro el kelkaj. Ĉi ĉiuj eroj kune estas tiel indeksita familio. En komputado la respektiva objekto estas tabelo (datumtipo).

Ekzemple a1 estas unu valoro kaj a2 estas la alia.

Subaj estas estadas uzatoj por priskribado de elementoj de matricoj:

A = | ai j |

| a1 1 a1 2 ... a1 n |
| a2 1 a2 2 ... a2 n |
A = | . . . |
| . . . |
| am 1 am 2 ... am n |

kie A - matrico de amplekso m*n ,

ai j - elementoj de la matrico ,
i = 1 ... m ,
j = 1 ... n .

Simile estas indico de eroj de vektoro:

x=| xi | .

En tiuj partoj de matematiko kie oni ne uzas potencon (ekzemple ĉe tensoroj) oni uzas ankaŭ supran indicon por elekto de valoroj.

En kemio kaj nuklea fiziko redakti

En kemio kaj nuklea fiziko indicoj estadas uzataj por priskribi ĉefajn atributoj de eroj kaj substancoj.

La priskribo ĝenerale estas ĉi tia: abAcd,

kie A - ero (protono ktp) aŭ kemia elemento,

a - kvanto da protonoj en ĉiu ero,
b - suma kvanto da protonoj kaj neŭtronoj en ĉiu ero,
c - kvanto da kune estantaj la samaj eroj en kombinaĵo,
d - elektra ŝargo de ĉiuj kune estantaj eroj en mezurunuoj de ŝargo de protono.

Ekzemploj redakti

H2 - 2 atomoj de hidrogeno kune - molekulo de hidrogeno.

238U - uranio de atoma maso 238.

Sulfata iono SO42− - 1 atomo de sulfuro kun 4 atomoj de oksigeno kaj kun elektra ŝarĝo -2

Vidu ankaŭ redakti