Ingo Hofmann
Ingo HOFMANN (1943 en Senftenberg) estas germana fizikisto.
Ingo Hofmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1942 (80-jaraĝa) en Senftenberg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis fizikon kaj iĝis doktoro en 1972 en la Universitato de Munkeno. Li poste estis scienca helpanto en la Instituto Max-Planck por Plasmofiziko. Poste li estis sciencista vizitanto en la Universitato de Kalifornio en Berkeley kaj en la Universitato de Tokio.
Li laboris pri nuklea fuzio en internacia kunlborado kaj verkis pli ol 50 publikaĵoj prie. Li iĝis profesoro en la Universitato de Frankfurto en 1984.
Li esperantistiĝis en 1985 kaj prelegis pri "Transe de la atom-epoko" kadre de la Internacia Kongresa Universitato dum la 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en Brajtono, Britio.[1]
Notoj Redakti
- ↑ Pri la tuta artikolo "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 52.