Internacia Tablotenisa Federacio

La Internacia Tablotenisa Federacio (ITTF) - angle International Table Tennis Federation, france Fédération internationale de tennis de table, hispane Federación Internacional de Tenis de Mesa - estas la tegmenta organizo de ĉiuj naciaj asocioj por tabloteniso. La federacio fondiĝis dum januaro 1926 rande de la unua internacia tablotenisa turniro en Berlino. Fondaj asocioj estis tiuj de Anglio, Aŭstrio, Barato, Ĉeĥoslovakio, Danio, Germanio, Hungario, Kimrio kaj Svedio.

Internacia Tablotenisa Federacio
internacia sporta federacio
Dum 1926 - nuntempe
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd
Sidejo Laŭzano
Retejo Oficiala retejo
vdr

Inter la taskoj de la federacio estas la kontrolo de la tablotenisa regularo kaj la serĉo pri teknikaj plibonigoj por rakedoj, pilkoj kaj tablotenisaj tabloj. La federacio ankaŭ okazigas multnombrajn internaciajn tablotenisajn turnirojn, inter ili la ekde 1926 okazantaj mondaj ĉampionadoj pri tabloteniso. Kadre de tiuj mondaj ĉampionadoj okazas la kongresoj de la federacio. Ĉiumonate la organizo eldonas listojn pri la rangoj de la tutmonde plej bonaj viraj kaj virinaj tablotenisistoj.

Laŭ la stato de 2008, al la federacio apartenas 195 naciaj tablotenisaj asocioj, kaj la federacia prezidanto ekde la jaro 1999 estas la kanadano Adham Sharara.

prezidantoj Redakti

  • 1926 - 1967 Ivor Montagu (Anglio)
  • 1967 - 1987 Roy Evans (Kimrio)
  • 1987 - 1994 Iĉiro Ogimura (Japanio)
  • 1995 - 1995 Sven-Olof Hammarlund (Svedio)
  • 1995 - 1999 Xu Yinsheng (Ĉinio)
  • 1999 - nun Adham Sharara (Kanado)

Eksteraj ligiloj Redakti