Inundo de Tiso (1879)

Tiso ofte faris inundojn, tamen la inundo en Szeged en 1879 estas la plej menciinda.

Pentraĵo pri la plej granda inundo en Szeged

Historio redakti

Pro la oftaj inundoj en la 19-a jarcento oni faris laŭ la rivero digojn kaj aliajn laborojn, sed tio ne solvis la problemon ĉe Szeged, ĉar tie estas enfluejo de Maros. En la 12-an de marto 1879 antaŭ aŭroro vera katastrofo okazis. 20 km al la fontodirekto la digoj rompiĝis, sekve la akvo kovris preskaŭ tuton de urbo Szeged. La loĝantoj uzis poste kronologion_ antaŭ la akvo aŭ post la akvo, kiel kristanoj uzas naskiĝon de Jesuo.

 
Monumento pri la inundo ĉe la riverobordo

Pli ol 100 homoj mortis, 60 000 homoj restis sen loĝejoj. Kiuj havis boatojn, tiuj savis la homojn. Post 5 tagoj jam ĉefministro Kálmán Tisza kaj reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vizitis la inundon. La akvo restis tie 3 monatojn.

Alvenis donacoj por la rekonstruo el la tuta mondo, La plena rekonstuo okazis en moderna sistemo. Kreiĝis bulvardo kun avenuoj.

Szeged iĝis pli bela, ol ĝis tiam neniam.

Fontoj redakti

[1] hungarebildoj Arkivigite je 2008-06-25 per la retarkivo Wayback Machine