Iona (dialekto)

(Alidirektita el Iona dialekto)

Iona estas dialekto de la antikva greka lingvo kiu estis parolita en la regiono Ionio. la insuloj de la centro de la Egea Maro kaj la insulo Eŭbeo. Kun la atika dialekto ĝi formas la ion-atikan dialektaran grupon, kies plej rimarkinda trajto estas la paso de [a:] (longa alfo) al [e:] (eto): τιμή anstataŭ τιμά. Ĝi diferencas, tamen, disde la atika en tio ke en tiu la [a:] (longa alfo) ne pasas al [e:] (eto) post la fonemoj [e], [i] kaj [r]: γενέα, οἰκία, χώρα.

Distribuado de la grekaj dialektoj ĉirkaŭ la jaro 400 a.n.e. La Iona malhelviola en la numero 5 en la centro.
Situo de la antikva Ionio.

La iona dialekto ŝajne etendiĝis en Grekion tra la Egea maro dum la epoko de la invadoj fare de dorioj, ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K. kaj tiel ĝi alvenis okcidenten, en la sudon de Italio, de Gaŭlio kaj en la oriento de Hispania per la koloniigoj fare de Foceo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Duhoux, Yves (1983). Introduction aux Dialectes Grecs Anciens. Lounain-la-Neuve: Cabay. ISBN 2-87077-177-0.
  • Buck, Carl Darling (1955). The Greek Dialects. The University of Chicago Press.