Ioannis Kaloumenos
(Alidirektita el Ionanis Kaloumenos)
Ioannis KALOUMENOS (en greka alfabeto Ιωάννης Καλούμενος, mortis novembre 1969) estis greka esperantisto kaj unu el la ĉefaj pioniroj de la greka Esperanto-movado.
Ioannis Kaloumenos | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 31-an de oktobro 1969 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Malnova membro de UEA, li fariĝis UEA-delegito en 1951 kaj membro de la komitato de UEA en 1967. Li estis prezidanto kaj poste honora prezidanto de Helena Esperanto-Asocio kaj same prezidanto de Helena Esperanto-Instituto. Multfoje li salutis la Universalajn Kongresojn nome de Grekio.