Hipolito Salviani (1514-1572) estis itala kuracisto, zoologo, iktiologo, erudiciulo, naturalisto kaj botanikisto. Li estis pioniro pri biologiaj ilustraĵoj kies propra bildo aperas en la frontispico de lia plej fama verko. Li gajnis famon kaj en la praktikado de la medicino kaj kiel instruisto en la universitato. Lia kvincent paĝa verko pri fiŝoj donas kompletan kaj precizan priskribon pri la naturo kaj kutimoj de la fiŝoj, kies paĝoj estas ilustritaj per ne malpli ol cent gravuraĵoj.[2] Aldone, li priskribas la vivojn de kelkaj senvertebruloj kaj cefalopodoj.

Hippolito Salviani
(1514-1572)
itala kuracisto, zoologo kaj botanikisto kaj persona kuracisto de la papoj Julio la 3-a, Marcelo la 2-a kaj Paŭlo la 3-a.[1]
itala kuracisto, zoologo kaj botanikisto kaj persona kuracisto de la papoj Julio la 3-a, Marcelo la 2-a kaj Paŭlo la 3-a.[1]
Persona informo
Naskiĝo 1514
en Città di Castello, Italio
Morto 1572
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Peruĝo vd
Profesio
Okupo kuracisto • natursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Salustio Salviani kaj Aŭrelja Tiberti. Li havis du filojn kiuj supervivis lin. Gasparo akiris konsiderindan beletran reputacion kaj estis eminenta membro de la Akademio de la Humuristoj.

Post diplomiĝo li translokiĝis al Romo kaj post kelka jaroj li fariĝis kuracisto de la papo. Okaze de la morto de la papo Paŭlo la 3-a, Salviani daŭri aktivis kiel kuracisto de la papo kiu sukcedis lin Julio la 3-a. Ĉirkaŭ 1550 li estis nomumita profesoro pri medicino en la Universitato de Romo kie li instruas ĝis 1568. Li estis pasianto de antikvaj skulptaĵoj kaj kolektisto.

 
Paĝo de la verko "Historia Aqvatilium Animalivm" ("Historio pri la akvobestoj")de Hipolito Salviani.

Li servis kiel modelo al Vilhelmo Rondeleo kaj Petro Belono, kiuj, preskaŭ samepoke publikigis samtemajn traktaĵojn. La verko de Salviani publikiĝis en partoj dum longotempo de tri jaroj. La uzo de kupraj gravuraĵoj estis adekvata por la representadoj de la fiŝoj kaj tre supera al la lignogravurado pro la perfektaj reprezentadoj de okuloj kaj de la skvamoj.

La kupraj gravuraĵoj havis sciencan aspekton, sed kelkaj detaloj, kiel la ĝusta nombro kaj pozicio de la skvamoj estis preterlasitaj. La franca gravuristo Nicolas Béatrizet probable desegnis la titolpaĝon kaj la fiŝilustraĵoj estis faritaj de la alia franca publikigisto Antoine Lafréry (1512-1577). Aliaj historiistoj asertas ke la fiŝoj estis desegnitaj de la itala pentristo Bernardo Accolti ankaŭ konata kiel Bernardus Aretinus (1465-1536) kaj gravuritaj de Nicolas Béatrizet.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti