Irén Deézsi [dEĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deézsi Irén estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

Irén Deézsi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1917 (1917-01-02)
en Budapeŝto
Morto 20-an de januaro 1958 (1958-01-20) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1945) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Irén Deézsi [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1917 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 20-an de januaro 1958 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Irén Deézsi frekventis mezlernejon, poste ŝi eklaboris en kontoro. Dum laboro ŝi akiris 2 pedagogiajn diplomojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1945 kaj 1946. Post siaj studoj ŝi laboris en la universitata laboratorio, krome ŝi instruis en mezlernejoj de Ózd kaj Pápa. En 1949 ŝi doktoriĝis, en la sekva jaro ŝi instruis en Kemiindustria Universitato de Veszprém, sed ŝi laboris plu ankaŭ en la laboratorio. En 1951 ŝi eklaboris ĝismorte en la ĵus formiĝinta centra fizika esplora instituto en Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Az O2, CO, N2 és NO molekulák; spektroszkópiailag meghatározható disszociációs energiáinak és az elektronütköztetési kísérletek eredményeinek összehasonlító vizsgálata (1947)
  • Rotationsanalyse einiger blauen Banden des SrO Moleküls (1954)
  • Further bands in the Gamo (litero), Epsilono and Beto (litero) band systems of the molecular spectrum of nitric oxide (1957)

Fontoj

redakti