Iranŝahr

urbo en Irano

Iranŝahr (perse ايرانشهر) estas universitata urbego kaj distrikta ĉefurbo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en sudorienta Irano.

Iranŝahr · ايرانشهر
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Sistano kaj Baluĉistano
Telefonkodo 0547
Demografio
Loĝantaro 113 750  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 12′ N, 60° 41′ O (mapo)27.202560.684722222222Koordinatoj: 27° 12′ N, 60° 41′ O (mapo) [+]
Alto 566 m [+]
Horzono UTC+03:30
Iranŝahr · ايرانشهر (Irano)
Iranŝahr · ايرانشهر (Irano)
DEC
Iranŝahr · ايرانشهر
Iranŝahr · ايرانشهر
Situo de Iranŝahr · ايرانشهر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iranshahr [+]
vdr
Parko en Iranŝahr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Iranŝahr situas en la suda landparto. Bampur troviĝas 24, Zahedano (provinca ĉefurbo) 255, Bandar Abaso 766, Teherano aere 1287, voje 1550 km [1].

Historio redakti

En la historiaj tempoj la loknomo estis Pahrah (perse: پهره), foje Fahrej. Aleksandro la Granda tie festis konkeron de Hindio. Baldaŭ la teritorio estis invadita kaj konkerita multfoje dum la historio. Mohamed Reza Pahlavi alinomis la urbon al la hodiaŭa nomo en ĉirkaŭ 1941. La urba municipo estis fondita en 1940.

Ekonomio redakti

En Iranŝahr gravas la manfaraĵoj (teksaĵoj, argilaĵoj, medaloj).

 
Hospitalo de Iranŝahr

Klimato redakti

Iranŝahr situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen (BWh). La jara meza temperaturo estas 28 °C, la aŭgusta rekordo estas 50 °C. Inter decembro-februaro foje frostas. La averaĝa precipitaĵo estas nur 115 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-novembro apenaŭ.

 
Voja vido

Trafiko redakti

En Iranŝahr renkontiĝas 2 ĉefvojoj laŭ nordo-sudo, respektive oriento-okcidento. La urbego havas flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (perse)