Isaac del Vando Villar

hispana poeto

Isaac del Vando Villar[1] (Albaida del Aljarafe, 29a de novembro 1890 - Sevilo, 4a de novembro 1963) estis hispana ĵurnalisto kaj poeto de la movado ultraismo, kaj tiukadre foje enkadrigita en la Generacio de la 27-a,​ direktoro de la avangardista literatura gazeto Grecia, publikigita en Sevilo kaj Madrido inter 1918 kaj 1920.

Isaac del Vando Villar
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1890 (1890-11-29)
en Albaida del Aljarafe
Morto 4-an de novembro 1963 (1963-11-04) (72-jaraĝa)
en Sevilo
Tombo tombejo San Fernando, Sevilo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo redaktisto • poeto • ĵurnalisto • antikvaĵisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li kreskiĝis ĉe avo, sed en 1906 je ties morto, li estis sendita al Meksiko ĉe onklo, kaj revenis post unu jaro.​ En 1911 li estis prezidante de respublikana junularo de Sevilo.​ En tiu epoko li kontaktis kun Adriano del Valle, kiu enkondukis lin en literaturon, kaj kuraĝigis lin veturi al Madrido en 1912. Tie li laboris en ministerio kaj kunlaboris en la revuo Nuevo Mundo, oftulo en la avangarda etoso ĉirkaŭ Rafael Cansinos Assens en la kafejo Colonial. Veturon al Parizo malhelpis la eksplodo de la Unua Mondmilito. Isaac suferis fortan deprimon, revenis al Sevilo, kaj estis metita en frenezulejo Miraflores. Helpe de Del Valle, li engaĝiĝis en la kreado de la revuo Grecia (1918-1920), kaj iĝis aktiva ultraisto. Krome li kunordigis la publikigon de la same ultraista revuo Tableros (1921-1922). Jam en Madrido, li kunlaboris en ĵurnaloj kiel La Tribuna, El Parlamentario kaj El Porvenir de España.

En 1924, kvar monatojn post la dediĉo de La Sombrilla Japonesa al sia fianĉino Teresa, li edziĝis al Margarita Martínez, vidvino kun du filoj posedanta de hostalo en Madrido.​ En 1926, li premierigis en la teatro Reina Victoria de Sevilo Rompecabezas verkita kun Luis Mariani. El 1933, Del Vando Villar seniluziigita abandonis la literaturon kaj administris vendejon de antikvaĵoj en la sevila “Corral de los Artistas”. Tuŝita de la morto de sia edzino en 1951 kaj de sia amiko Adriano del Valle en 1957, kaj suferinta portempajn mensajn malordojn, Isaac mortis estante 72-jaraĝa, kaj estis entombigita en la tombejo San Fernando de Sevilo.

Referencoj redakti

  1. Literumita ankaŭ Isaac del Vando-Villar.

Bibliografio redakti

  • Carande, Ramón (marto 1964). «Isaac del Vando-Villar (galería)». Ínsula (208). ISSN 0020-4536.
  • Pineda Novo, Daniel (31-X-1985). «En recuerdo de Isaac del Vando-Villar». El Correo de Andalucía.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isaac del Vando Villar en la hispana Vikipedio.