Adriano del Valle

hispana poeto

Adriano del Valle Rossi (Sevilo, 19a de januaro 1895 - Madrido, 1a de oktobro 1957) estis hispana poeto, artikolisto, verkisto kaj pentristo. Oni enkadrigas lin plej ofte en la Generacio de la 27-a, modernisto, proksima al ultraismo kaj kreadismo, dum plimulto de liaj verkoj, nome lirika poezio kaj poezia prozo, publikiĝis dise en gazetoj. Li ricevis diversajn premiojn.

Adriano del Valle
Persona informo
Adriano del Valle Rossi
Naskiĝo 19-an de januaro 1895 (1895-01-19)
en Sevilo
Morto 1-an de oktobro 1957 (1957-10-01) (62-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per pulma kancero vd
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1912 li entuziasmiĝis por poezio leginte Cantos de vida y esperanza de Rubén Darío, kiu ege influis lin.[1] En 1916 li ekkonis Federico García Lorca, kaj kontaktis kun la neopopularismo, de Romancero Gitano kaj de Marinero en tierra, de Alberti. Du jarojn poste, en 1918, li fondis la revuon Grecia, organo de ultraismo en Sevilo, kun sia amiko Isaac del Vando-Villar kaj Luis Mosquera. En tiu epoko li konis ankaŭ Eugenio d’Ors, kiun li konsideris majstro.

En 1923, li edziĝis en Onubo al Pepita Hernández kaj nuptoveturis al Lisbono, kie li kontaktis kun diversaj artistoj, inter kiuj Judith Teixeira, Raúl Leal kaj Fernando Pessoa. Kun tiu lasta li ektradukis samjare verkoj de Mario de Sá-Carneiro, kiu estis memmortigita.

En 1927 li fondis en Onubo, kun sia amiko Fernando Villalón kaj Rogelio Buendía, la revuon Papel de Aleluyas - en kiu kunlaboris, inter aliaj, Alberti, Cernuda, Ramón Pérez de Ayala, Altolaguirre, Gerardo Diego, Gómez de la Serna kaj Eugenio d’Ors — kaj en Madrid Santo y Seña. Li amikiĝis aŭ kontaktis kun pentristoj kiel Daniel Vázquez Díaz, José Caballero, Francisco Mateos, Salvador Dalí, Joan Miró, Cristino de Vera kaj Rafael Canogar. Li ankaŭ amikiĝis kun muzikistoj kiel Joaquín Turina, Miguel Fleta, Manuel de Falla, Jacinto Guerrero, Joaquín Rodrigo kaj Ernesto Halffter, kaj kun toreistoj kiel Ignacio Sánchez Mejías, Luis Miguel Dominguín, Manolete...

En 1933, li ricevis la Nacian Premion de Literaturo pri Poezio pro sia veko Mundo sin tranvías (poste en la unua eldono de Primavera portátil).[2] Je la Hispana Enlanda Milito, Adriano del Valle partianis favore al la tendaro de Francisco Franco kaj aktive kunlaboris en la revuo Vértice, de la faŝisma partio Falange.

Li plue publikigis poeziajn librojn kaj en la 1940-aj jaroj li aktivulis ankaŭ en la etoso de kino kaj kinfestivaloj. Li ankaŭ partoprenis en kongresoj kaj ekspozicioj. En 2006 lia filo, Adriano del Valle Hernández, publikigis Adriano del Valle, mi padre, nome biografio de la poeto kaj tradukisto, en la eldonejo Renacimiento.[3]

Referencoj redakti

  1. «Adriano del Valle y Rossi». Real Academia de la Historia.
  2. ArtesHoy - Adriano del Valle: Adriano del Valle, mi padre Alirita la 16an de septembro 2019 el www.arteshoy.com}}
  3. [1] Adriano del Valle, mi padre.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adriano del Valle en la hispana Vikipedio.