María Estela Martínez de Perón

Argentina prezidantino
(Alidirektita el Isabel Perón)

María Estela Martínez de Perón (La Rioja, Argentino, 4-a de februaro de 1931), konata populare kiel IsabelitaIsabel Perón (esperante Izabela Peron), estis prezidento de Argentino, nome la unua virino en sia lando kiu plenumis tiun postenon kaj unu el la unuaj en la mondo.

María Estela Martínez de Perón
Persona informo
Isabel Martínez de Perón
Naskonomo María Estela Martínez Cartas
Naskiĝo 4-an de februaro 1931 (1931-02-04) (93-jaraĝa)
en La Rioja
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco ArgentinoHispanio vd
Partio Partido Justicialista vd
Subskribo María Estela Martínez de Perón
Familio
Edz(in)o Juan Domingo Perón vd
Profesio
Okupo politikistodancisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kiel Vicprezidentino kaj Unua Sinjorino, Isabel Perón (maldekstre) gastigas rumanan prezidenton Nicolae Ceaușescu kaj lian edzinon, Elena, en marto de 1974. Prezidento Perón estas dekstre.
María Estela Martínez de Perón

Ŝi prezidentiĝis la 1-a de julio de 1974 kiel ĝistiama vicprezidento, post la morto de sia edzo, la prezidento Juan Domingo Perón. Ŝi estis elpostenigita la 24-a de marto de 1976 per puĉo kiu komencigis la diktatorecan epokon memnomita Proceso de Reorganización Nacional kiu havis ŝin arestita dum jaroj.

Post sia liberigo en 1981 ŝi ekloĝis en Hispanio, kie ŝi loĝis ekde tiam. Komence de 2007, pro malfermo de juraj procesoj pro politikaj murdoj okazintaj dum sia regado, oni petis ŝian ekstradicio al Argentino.[1]

Biografio redakti

Ŝi estis dancistino tra tuta Latinameriko. En Panamo ŝi konis la generalon Perón, kiu estis ekzilita en tiu lando post esti elpostenigita de la Liberiga Revolucio. Lil kunvivis ekde tiam, en diversaj landoj: Panamo, Venezuelo, Domingo kaj fine Hispanio, kie ili geedziĝis en 1961. Isabel iĝis la tria kaj lasta edzino de Perón.[2]

En 1965 Isabel veturis al Argentino, kiel persona delegito de Perón, por prepari lian revenon kaj kontraŭstari opoziciantojn ĉefe ene de la peronismo, nome partianoj de la tendenco sed kiuj deziris agadi sen Perón.

Enpovigo redakti

Héctor José Cámpora — kandidato nomumita de la koalicio Frente Justicialista de Liberación (FREJULI) kies ĉefa komponanto estis la Partido Justicialista estrita de Perón — venkis en la prezidenteca elektado de 1973. Tamen oni subkomprenis, ke la povon reale havis Perón. La 20-a de junio de 1973, Perón revenis definitive al Argentino, kaj okazis la Masakro de Ezeiza, nome perforta batalo inter dekstraj kaj maldekstraj peronistoj. Poste Cámpora kaj la vicprezidento, Solano Lima, rezignis la 13-a de julio de 1973, kaj okupis lian postenon la prezidento de la parlamento, Raúl Lastiri. Tiu kunvokis novajn elektojn, kie elektiĝis kiel prezidento kaj vicprezidento —kun pli ol 60% el voĉdonoj— la generalo Perón kaj lia edzino, María Estela Martínez de Perón, kiu havis malmultan politikan esperton, kaj per tiu elekto Perón evitis deflankiĝi al kandidatoj de la flankoj ĉu dekstra ĉu maldekstra de la partio, kiuj nepre devis akcepti lian decidon. La elekto okazis la 23an de septembro de 1973 kaj la venko atingis la 62% de la voĉdonoj. Perón, delonge malsana, mortiĝis la 1a de julio de 1974, kaj Isabel devis iĝi la prezidentino tiun saman tagon.

Regado de María Estela Martínez de Perón redakti

La presidenteco de Martínez de Perón okazis en la internacia kadro de la nomita naftokrizo kaj ene de akra interna politika perforto, kun agado de diversaj armitaj grupoj kaj de ties kontraŭantoj.

Isabelita apogiĝis ĉefe ĉe sia ministro de Sociala Bonfarto, la ekssekretario persona de Perón, nome José López Rega, kiu ege influis super Martínez, fortigante la agadon en la registaro de la sektoroj de dekstro kaj organizante ekde la registaro preskaŭpolican grupon konita kiel Alianza Anticomunista Argentina aŭ Triobla A kiu faris agadon kontraŭ elstaraj gravuloj de la maldekstro kio finos en rabadoj, torturoj kaj murdoj.

Martínez kaj López Rega kontrolis la provincojn, universitatojn, sindikatojn, la privatajn kanalojn de televido, kaj plifortigis la cenzuron kontraŭ libroj,[3] ĵurnaloj kaj revuoj.

La argentina ekonomio ege suferis, pro akra inflacio, paralizigo de la investado de kapitaloj, nuligo de la eksportado de viando al Eŭropa Unio kaj la nekontrolebla kresko de la ekstera ŝuldo. En junio de 1975, la nova ministro de ekonomio, Celestino Rodrigo, je la konto de López Rega, aplikis fortan devaluton de la monunuo kaj plialtigon de prezoj; la sindikato CGT kunvokis la unuan ĝeneralan strikon kontraŭ peronista registaro. En julio de 1975, pro la ĝenerala striko kaj la premado surstrata de la CGT, López Rega devis rezigni kaj abandoni la landon.

Pro la agado de la armitaj grupoj de maldekstra — kaj ene de la peronismo, nome la Montoneros, kiaj aliaj de marksismo, kiaj la Ejército Revolucionario del Pueblo — kaj de ekstrema dekstro, Martínez de Perón decidis plifortigi la agadon de regado. La renovigo de la militista stabanaro inkludis la nomumon de Jorge Rafael Videla kiel suprema estro de la armeo. La agado kontraŭrevolucia okazis ĉefe en la Provinco Tukumano".[4]

Pro la malbonigo de la krizo kaj politike kaj ekonomie, septembro de 1975 Martínez de Perón petis rezignon pro santialoj; ŝiaj devoj estis plenumitaj de la provizora prezidanto de la Senato, nome Ítalo Lúder, el la 13-a de septembro al la 16-a de oktobro de 1975.

Elpovigo redakti

La 24-a de marto de 1976 puĉo estrita de la tri komandantoj de la armeo, elpostenigis la konstitucian registaron kaj anstataŭis ĝin per militista junto kun nuligo de la parlamento. La eksprezidentino estis juĝita pro maldeca uzado de publikaj fondoj kaj ŝi estis arestita dum pli ol kvin jaroj. Post sia liberigo, en julio de 1981, ŝi setlis en Madrido, Hispanio, kaj abandonis preskaŭ totale la politikan agadon, kvankam revenis eventuale al Argentino. La referendumo pri la konflikto pri la Kanalo Beagle estis okazo de ŝia lasta apero kiel historia figuro de la peronismo, kies sektoroj plej ortodoksaj plutenis respekton al ŝi kiel vidvino de Perón.[5]

Notoj redakti

  1. El Gobierno dará curso "urgente" a la extradición de Isabel Perón, La Nación, 18a de januaro de 2007. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita 2014-04-04.
  2. [María Sáenz Quézada, "Isabel Perón, la Argentina en los años de María Estela Martínez"]
  3. http://www.elmundo.es/suplementos/cronica/2008/637/1199628244.html Prostitutas y heroínas, Irigaray, Juan, 6a de januaro de 2008, Crónica, Diario El Mundo, Hispanio, A Bayer la investigación de las matanzas de trabajadores rurales por el Ejército argentino le marcó la vida. En los años setenta, el Gobierno de la presidente María Estela Martínez, viuda de Perón —Isabel Perón, hoy detenida en Madrid a la espera de su extradición a Buenos Aires— y la dictadura militar que le siguió prohibieron la película La Patagonia Rebelde —ganadora del Oso de Plata de Berlín en 1974— y quemaron todos los ejemplares de sus libros con un decreto que invocaba como razón para ello «Dios, Patria, Hogar». Por eso, con esposa y cuatro hijos, debieron acogerse al refugio político en Alemania, donde él vivió ocho años.
  4. Elsinger, Rubén. «En Tucumán, identifican restos de 2 desaparecidos». Clarín.com: 11a de decembro 2009. http://www.clarin.com/diario/2009/12/11/elpais/p-02059533.htm Arkivigite je 2009-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
  5. https://www.bbc.com/mundo/noticias-america-latina-57028857

Bibliografio redakti

  • Guareschi, Roberto (Nov 5, 2005). "Not quite the Evita of Argentine legend". New Straits Times. p. 21.

Eksteraj ligiloj redakti