Isabela (Basilano)

Isabela aŭ Isabela de Basilano - tagaloge Lungsod ng Isabela - estas kvinaklasa komponenta urbego ankaŭ marhavena urbo kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Bangsamoro, en provinco Basilano. Tamen la administracia statuso estas pli komplika. Isabela havas 45 distriktojn.

Isabela
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 7300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 379  (2020) [+]
Loĝdenso 583 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 42′ N, 121° 58′ O (mapo)6.7121.96666666667Koordinatoj: 6° 42′ N, 121° 58′ O (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 223,73 km² (22 373 ha) [+]
Isabela (Filipinoj)
Isabela (Filipinoj)
DEC
Isabela
Isabela
Situo de Isabela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isabela, Basilan [+]
vdr
Strato en Isabela

Geografio redakti

Isabela situas en la norda marbordo de la insulo Basilano [1]. Provinca ĉefurbo Lamitan troviĝas 19, Zamboanga 25, regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) 259, Bongao 287, Dabao 402, Cebuurbo 455, Puerto Princesa 491, ĉefurbo Manilo 883, Kezonurbo 894, Baguio 1090 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Onidire en tiu areo la plej fruaj alvenintoj estis el la orienta Indonezio. Nebula dokumento el Ĉinio mencias ĉinan influon ĉirkaŭ 15-a jarcento. Baldaŭe hispanaj misiistoj alvenis el Zamboanga, pli poste jam soldatoj. En 1663 la hispanoj evakuis la areon por koncetri la povojn ĉe Manilo, sed en 1718 ili revenis. Laŭ la interkonsento en 1726 la hispanoj kaj Sultanlando de Suluo rajtis komerci libere inter si kaj la insulo Basilano estis cedita al Hispanio. De la 1840-aj jaroj la britoj, francoj, germanoj kaj usonanoj interesiĝis pri ĉi tiuj riĉaj insuloj. En 1843 la francoj kaptis la insulon por krei bazon similan al Honkongo, sed Hispanio kontraŭstaris kaj post 2 jaroj li cedis ĝin al Hispanio, sed estis tie ankaŭ la Sultanlando. En 1848 la hispanoj konstruis ŝtonan fortikaĵon anstataŭigante la lignan fortikaĵon. Usona interveno okazis en 1899. La usona dominado finiĝis pro la japana dominado (1942-1945). En 1948 Isabela ricevis apartan urban statuson, plenan urboan statuson en 2001, en la 2010-aj jaroj akiris la internacian klasifikon grandurbo (pli granda, ol cent mil).

 
Administracia domego

Ekonomio redakti

La komercado estas ĉefe en manoj de ĉinoj, helpataj de enmigrintoj el Tajvano kaj ankaŭ de koreoanoj. La ĉinoj havas signifan ĉeeston ankaŭ en la profesioj. Oftaj okupiĝoj estas la fiŝkaptado kaj agrikulturo (kaŭĉuko, kokoso, produkto de bambuaj mebloj).

Trafiko redakti

Isabela havas trairan vojon kaj maran havenon.

 
Ŝipo inter Isabela kaj Zamboanga

Klimato redakti

Isabela situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1190 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-27 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Eduko kaj religio redakti

En Isabela kolegio kaj instituto funkcias.

Laŭ la statistiko 64,00% de la homoj estas anoj de Islamo kaj ĉefe apartenas al sunaistoj. Ankaŭ la kristanismo (plejparte katolikismo) havas grandan influon.

 
Kolegio en Isabela

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans