La Islanda klangulo (Bucephala islandica) estas birdospecio el la Anasedoj (Anatidae). Ĝi estas migrobirdo, kiu nestas ĉefe en nordokcidenta parto de Nordameriko, krom en disaj lokoj de orienta Kanado kaj en Islando. La monda populacio de la islanda klangulo estis en 2002 ĉ. 180.000-210.000. En Islanda lingvo la birdo estas konata kiel húsönd (hejmanaso); ĝi estas komuna specio de la lago Mývatn norde de la lando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Islanda klangulo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Bucephala
Specio: B. islandica
Bucephala islandica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo
 
Ino
 
Bucephala islandica - MHNT

Ĝi longas 40–48 cm, la enverguro estas 62–67 cm. Plenkreskuloj estas similaj laŭ aspekto al la Orokula klangulo. Temas pri specio kun markata seksa duformismo.

La nuptoplumaro de la masklo estas nigra kaj blanka, la kaposupraj plumoj plilongiĝas. Inter la bekobazo kaj la okulo videblas ambaŭflanke kontrasta karakteriza blanka makulo kun duonluna formo. La kapo estas pinteca kiel ĉe la Orokula klangulo pro la longaj plumoj de kapoverto, sed tiu pinto estas pli antaŭa ol ĉe la Orokula klangulo, nome super frunto anstataŭ en kapocentro. La beko estas tutgriza al nigreca kaj la okulo (iriso) flava, kiel ĉe la Orokula klangulo.

Liaj brusto kaj subaj partoj estas tutblankaj. La dorso estas nigreca kun ses blankaj makuloj en ŝultro kaj je ties komenco vertikala nigra strieto suben. La kruroj estas flavoranĝaj. Dumfluge videblas malhela dorso kun la blankaj makuloj, nigrecaj flugiloj kun blankaj duarangaj, kaj sube malhelaj flugiloj kun blankaj subspeguletoj.[1]

La masklo en eklipsa plumaro ĝenerale griziĝas: la kapo iom heliĝas sed perdas la blankan makulon antaŭbekan, kio distingas lin kaj el reprodukta masklo kaj el ambaŭ maskloj (reprodukta kaj eklipsa) de la Orokula klangulo, kvankam nur kelkaj eklipsaj orokululoj havas ĝin. La blankaj subaj partoj helgriziĝas, dum la dorso iĝas el nigreca al malhelgriza kaj perdas la ses blankajn makulojn.[1]

La ino estas tre simila al tiu de la Orokula klangulo, nome malhelbruna kapo, hela kolumo, helgrizaj brusto kaj subaj partoj kaj malhelgriza dorso kun videbla blanka speguleto. Tamen la kapo ne estas tiom pinteca kaj la beko havas pli da flavo.[1]

Kutimaro redakti

Ĝi nutras sin per akvaj insektoj, larvoj, krustuloj, moluskoj kaj akva vagetaĵaro. Ili plonĝas por manĝoserĉi subakve. Ĝi kovas en arba aŭ alia kavo aŭ protektata loko surgrunde 10-14 bluverdajn ovojn dum 30 tagoj. Tiu specio tendencas ne kunhavi habitaton kun la multe pli multnombra Orokula klangulo.

Disvastiĝo redakti

Ili estas migrantaj kaj plej vintras en protektitaj marbordaj akvoj aŭ malfermaj internaj akvoj. Vintre ili migras al marbordo. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo kaj en suda Nordameriko.[2]

Bildaro redakti

 
Rivero Rideau, Otavo
 
Masklo
 
Masklo
 
Ino

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 42 kaj 43.
  2. Littlejohn, Chase (1916): Some unusual records for San Mateo County, California. Abstract in: Cooper Club: Minutes of Cooper Club Meetings. Condor 18(1): 38-40. plena teksto en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF kaj en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu

Literaturo redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti