La israela kuirarto (en la hebrea המטבח הישראלי ha-mitbach-ha yisra'eli) konsistas el lokaj pladoj de la indiĝenaj homoj de Israelo kaj pladoj alportitaj al Israelo de la judoj de la diasporo. Ekde antaŭ la kreo de la ŝtato Israelo en 1948, kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, israela juda fuziiga kuirarto evoluis.

Plado el falafelo, humuso kaj salato israela
Israela tagmanĝo

Israela kuirarto adoptis kaj daŭre adoptas elementojn de diversaj stiloj de juda kuirarto kaj Mezorienta kuirarto, precipe la juda, sefarada kaj aŝkenaza stiloj. Ĝi enkorpigas multajn manĝaĵojn tradicie manĝitaj en mezorienta kaj mediteranea kuirarto kaj manĝaĵoj kiel falafelo, humuso, ŝakŝuko, kuskuso, sabiĥo kaj zataro estas vaste popularaj en Israelo hodiaŭ.

Aliaj influoj en la kuirarto estas la havebleco de oftaj manĝaĵoj en la mediteranea regiono, precipe iuj specoj de fruktoj, legomoj, laktaĵoj kaj fiŝoj; la distingaj tradiciaj pladoj estas preparitaj dum festadoj; la koŝera tradicio estas konservita; kaj specifaj kutimoj pri Ŝabato kaj malsamaj judaj festoj, kiel ekzemple ĥalao, ĝaĥnuno, malavaĥo, farĉita fiŝaĵo, hamino kaj la sufganijao.

Estas novaj pladoj bazitaj sur agrikulturaj produktoj, kiel oranĝoj, avokadoj, laktaĵoj kaj fiŝoj, kaj aliaj surbaze de tutmondaj tendencoj, enkondukitaj en la lastaj jaroj, kaj kuiristoj kun trejnado eksterlande alportis elementojn de aliaj internaciaj kuirartoj.