István Arató (komponisto)

hungara komponisto


István Arató [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Arató István estis hungara komponisto, altlerneja instruisto.

István Arató (komponisto)
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1910 (1910-02-09)
en Zagrebo
Morto 8-an de marto 1980 (1980-03-08) (70-jaraĝa)
en Leimbach
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (–1932)
Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Arató[1][2][3] naskiĝis la  10-an de februaro 1910(nun 1910-02-10) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 9-a) en Zagrebo, li mortis la 8-an de marto 1980 en de:Leimbach TG (Svislando).

Biografio

redakti

István Arató translokiĝis al Budapeŝto kun siaj gepatroj en 1918. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1932, krome li studis muzikon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, pli poste li studis en Berlino kaj Zuriko. Li estis disĉiplo de Zoltán Kodály. Dum la dua mondmilito li elmigris al Svislando. En la lernojaro 1965 li estis nomumita direktoro de konservatorio en Alĝero, sed nur jaron poste li revenis al Svislando. Ekde 1968 li instruis en Zuriko, krome li havis lernejon pri jogo. Liaj komponaĵoj apartenis al la hazarda muziko, plej ofte li komponis por zimbalonoj.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti