István Bodócs [iŝtvAn bodOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodócs István estis hungara meteologiisto, instruisto, astronomo.

István Bodócs
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1887 (1887-06-06)
en Kecskemét
Morto 23-an de januaro 1965 (1965-01-23) (77-jaraĝa)
en Győr
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto • meteologo
vdr

István Bodócs [1] naskiĝis la 6-an de junio 1887 en Kecskemét. Li mortis la 23-an de januaro 1965 en Győr.

Biografio redakti

István Bodócs frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato. Inter 1909 kaj 1917 li laboris en observatorio de Ógyalla (depost Traktato de Trianon Stará Ďala en Ĉeĥoslovakio), poste pro okulaj problemoj li instruis en gimnazio en Győr. Li ankaŭ gvidis meteologian stacion en la sama urbo. Li pensiuliĝis en 1947. Li ricevis memormedalojn en 1943, 1955, premion en 1962.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az energia megmaradásának elve és az ejtőgép mozgástüneményei (1913)
  • Villamos főző- és fűtőkészülékek. Gyorsforraló, vasaló és fűtőkályha készítése. (1925)
  • Mennyiségtan. Számtan és mértan. (1929) - gimnazia lernolibro
  • Galvánelemek és akkumulátorok készítése és kezelése. Telepesrádiózók, barkácsolók és kísérletezők számára. (1948, 1956)
  • Ködfénylámpa- kísérletek és gyakorlati alkalmazások (1953)
  • A ködfénylámpa (1958)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti