István Boros (tablotenisisto)
István Boros [iŝtvAn boroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Boros István estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, komercisto pri internaciaj varoj. Lia origina familia nomo estis Borgida.
István Boros (tablotenisisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Borgida István |
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1909 en ![]() ![]() |
Morto | la 15-an de aprilo 1994 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto ![]() |
István Borgida[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1909 en Szeghalom (laŭ alia informo en Budapeŝto), li mortis la 15-an de aprilo 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Boros komence estis komercisto pri internaciaj varoj en Budapeŝto, poste en Alĝero (1934–1935), Parizo (1935–1936), Ĝenevo (1936–1937), fine li restis en Londono. Li translokiĝis hejmen kelkajn jarojn antaŭ sia morto.
Sporta kariero
redaktiIstván Boros inter 1925-1938 estis tablotenisisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1929-1938 virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1930–1938. Li estis la unua en mondĉampionumo en 1933 teame. Depost la 2-a mondmilito li rifuĝis al Britio, kie li ludis sub brita flago sen medalo. Tiutempe li ofte partoprenis en tablotenisaj prezentoj. Li ricevis internacian premion en 1989.