István Csapody (kuracisto)

kuracisto

István Csapody [iŝtvAn ĉapodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapody István estis hungara kuracisto, okulkuracisto, universitata instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis fejéregyházi ekde 1905.

István Csapody
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1892 (1892-05-03)
en Budapeŝto
Morto 27-an de februaro 1970 (1970-02-27) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Vera Csapody • Csaba Csapodi
Okupo
Okupo okulkuracisto • kuracisto • universitata instruisto
vdr

István Csapody [1] Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de majo 1892 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Csapody frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitata kliniko. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, poste li laboris en diversaj klinikoj kaj hospitaloj. En 1923 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet. En la sekva jaro li edziĝis, baldaŭ li havis du filojn. En 1926 li iĝis ĉefkuracisto. Ekde 1929 li instruis en Reĝa Universitato Péter Pázmány, kie en 1936 li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. En 1930 en Heidelberg li prezentis pioniran metodon pri skulptado de fidela vivanta okulo sen iu ajn danĝeroj. En la sekvaj jaroj li okupiĝis pri la okulaj operacioj. (En 1932 József Dallos inventis materialon, helpe de tio kaj helpe de metodo de Csapody li kreis la unuan vitran kontaktlenson.) En 1952 li kandidatiĝis, en 1955 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li emeritiĝis en 1960.

Elektitaj libroj redakti

  • Olvasó-próbák (1932)
  • Berufsleben des Augenartzes (1941)
  • Szemüregiplasztikák (1953) - ankaŭ germane
  • Látáspróbák (1960)

Fontoj redakti