Vera Csapody [ĉapodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapody Vera estis hungara botanikisto, instruisto, grafikisto, muzeologo. Ŝia nobela antaŭnomo estis fejéregyházi.

Vera Csapody
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1890 (1890-03-29)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1985 (1985-11-06) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Vera Csapody
Familio
Frat(in)oj István Csapody • Csaba Csapodi
Okupo
Okupo botanikistoinstruisto • botanical illustrator • kuratoro • scienca ilustristo • verkisto • botanika kolektisto
vdr

Vera Csapody [1] naskiĝis la 29-an de marto 1890 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 6-an de novembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vera Csapody post la abituriento en 1908 ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1913, poste ŝi restis en la universitato kiel helpisto. Ekde 1913 ŝi instruis en gimnazio, inter 1936 kaj 1948 ŝi estis lernejestro. Ŝi doktoriĝis en 1932 en Szeged. Post la ŝtatiĝo de la lernejoj ŝi eklaboris en muzeo, ŝi partoprenis en kolektado de kreskaĵoj ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Ŝi pensiuliĝis en 1966, tamen ĝis 1972 ŝi partoprenis plu en la laboro.

Ekde la 1910-aj jaroj ŝi ankaŭ pentradis, eĉ ŝi partoprenis en ekspozicioj. Foje Sándor Jávorka vidis ŝian akvarelon kaj li konatiĝis kun Csapody, fine ili laboris kune dum 4 jardekoj. Ŝi pentris pli ol 12 mil da akvareloj pri kreskaĵoj al 20 botanikaj libroj. Ŝi pentris ankaŭ inkajn desegnaĵojn pri kreskaĵoj. Ŝi ricevis premiojn ekde 1965, la lastan postmorte en 2000.

Elektitaj verkoj (ilustraĵoj) redakti

  • A magyar flóra képekben. Iconographia Florae Hungaricae (1929-1934)
  • Erdő-mező virágai. A magyar flóra színes kis atlasza (1950)
  • Kerti virágaink. Közép-Európai dísznövények színes atlasza (1962)
  • Magyar növénynevek szótára (Vortaro de la hungaraj kreskaĵoj), (1966)
  • Keimlingsbestimmungsbuch (1968)
  • Erdő-mező növényei (Kreskaĵoj de arbaroj-kampoj), (1980)
  • A Colour Atlas of Flowering Trees and Shrubs (1982)

Fontoj redakti