István Kovács (boksisto)

István Kovács [iŝtvAn kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács István estas hungara boksisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono.

István Kovács (boksisto)
István Kovács
István Kovács
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1970 (1970-08-17) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Internacia Negoca Altlernejo
Okupo
Okupo boksisto • sportisto
vdr

István Kovács[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kovács akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 2020, alian diplomon Internacia Negoca Altlernejo. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1991-2002. Li malfermis restoracion en 2002.

Sporta kariero redakti

István Kovács inter 1985-1997 estis amatora boksisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sepfoje inter 1989-1996. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1991 kaj 1997. Depost 1997 li ŝanĝis la amatoran statuson al profesia, post 2 jaroj li estis eŭropa ĉampiono, en 2001 mondĉampiono. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2002, kiel profesiulo, li venkis 22-foje, nur unufoje li malvenkis. Ekde 2002 li havis postenojn en la boksa vivo, krome li estis arbitraciisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti